Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Umberto Broccatelli * Eŭropa himno Esperanto Arg-1795-900 2015-02-25 15:02 Manfred only this remove
Rudolf-Josef Fischer Europa-Hymne German Arg-1796-900 2013-06-09 07:58 Manfred only this add

Umberto Broccatelli,
Eŭropa himno

 
Kantu kune, amikaro,
ni la ĝojon festas nur,
nek rivero, nek montaro
plu landlimoj estas nun.
 
Ho Eŭropo, hejmo nia,
tro daŭradis la divid',
nun brilegu belo via,
ĉiu estu via id'.
 
Via flago kunfratigas
homojn post milita temp',
Via leĝo nun kunigas
civitanojn en konsent'.
 
De l' Malnova Kontinento,
ĵus ekstaris la popol',
gvidas ĝin tre nova sento,
kaj kuniga forta vol'.
 
Sub la ŝildo de la juro,
ni vivados en konkord'.
Tio estas nia ĵuro:
unu land' kaj unu sort'.
 
Jen ekzemplo por la mondo,
jen direkto, jen la voj'.
Tuthomaro granda rondo,
en la paco, en la ĝoj'.
 
Author of this Esperanto poem is Umberto
Broccatelli (*1931-03-05 - †2010-02-11).

Pluraj versioj de la poemo "Odo al la
ĝojo" estas legeblaj en
https://www.poezio.net/version?poem-id=133&version-id=889,264&order=title.
Legu ankaŭ: http://eo.wikipedia.org/wiki/Odo_al_Ĝojo.
La muziknotoj, laŭ kiuj estas kanteblaj
la kanto troviĝas interalie en
http://www.cvnrw.de/download/sing-mit/noten/Ode-an-die-Freude.pdf.
La origina germans teksto de Friedrich
Schiller troveblas ankaŭ en
http://ingeb.org/Lieder/freudesc.html.
Tie aŭdeblas ankaŭ la melodio.
Pri la verkinto vidu la vikipediejon
http://eo.wikipedia.org/wiki/Umberto_Broccatelli.