Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Umberto Broccatelli * Eŭropa himno Esperanto Arg-1795-900 2015-02-25 15:02 Manfred nur tiun forigu
Rudolf-Josef Fischer Europa-Hymne Germana Arg-1796-900 2013-06-09 07:58 Manfred nur tiun aldonu

Umberto Broccatelli,
Eŭropa himno

 
Kantu kune, amikaro,
ni la ĝojon festas nur,
nek rivero, nek montaro
plu landlimoj estas nun.
 
Ho Eŭropo, hejmo nia,
tro daŭradis la divid',
nun brilegu belo via,
ĉiu estu via id'.
 
Via flago kunfratigas
homojn post milita temp',
Via leĝo nun kunigas
civitanojn en konsent'.
 
De l' Malnova Kontinento,
ĵus ekstaris la popol',
gvidas ĝin tre nova sento,
kaj kuniga forta vol'.
 
Sub la ŝildo de la juro,
ni vivados en konkord'.
Tio estas nia ĵuro:
unu land' kaj unu sort'.
 
Jen ekzemplo por la mondo,
jen direkto, jen la voj'.
Tuthomaro granda rondo,
en la paco, en la ĝoj'.
 
Verkinto de tiu ĉi Esperanta poemo estas
Umberto Broccatelli (*1931-03-05 -
†2010-02-11).

Pluraj versioj de la poemo "Odo al la
ĝojo" estas legeblaj en
https://www.poezio.net/version?poem-id=133&version-id=889,264&order=title.
Legu ankaŭ: http://eo.wikipedia.org/wiki/Odo_al_Ĝojo.
La muziknotoj, laŭ kiuj estas kanteblaj
la kanto troviĝas interalie en
http://www.cvnrw.de/download/sing-mit/noten/Ode-an-die-Freude.pdf.
La origina germans teksto de Friedrich
Schiller troveblas ankaŭ en
http://ingeb.org/Lieder/freudesc.html.
Tie aŭdeblas ankaŭ la melodio.
Pri la verkinto vidu la vikipediejon
http://eo.wikipedia.org/wiki/Umberto_Broccatelli.