Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
N. N. 77 Mountain glow Angla Arg-2009-995 2014-04-20 00:34 Manfred nur tiun aldonu
Mèng Hàorán * Shān guāng ĉina Arg-2006-995 2014-04-21 20:01 Manfred nur tiun aldonu
Manfred Retzlaff Somera vespero Esperanto Arg-2008-995 2014-04-21 20:09 Manfred nur tiun forigu
Manfred Hausmann Sommerabend Germana Arg-2007-995 2014-04-28 16:51 Manfred nur tiun forigu
N. N. 81 The glow on western mountains Angla Arg-2010-995 2014-04-20 00:35 Manfred nur tiun aldonu

Mèng Hàorán,
Somera vespero

 

Mèng Hàorán,
Sommerabend

 
tradukita de Manfred Retzlaff   tradukita de Manfred Hausmann
 
Somertage en Nanting mi sopiras al Xinda    
 
De l' montoj ora lumo nun   Der Berge goldnes Licht vergeht
foriĝas en vespera pac'.   im abendlichen Schattenreich.
Ekestas trema bild' de l' lun'   Mit zitterndem Geblink entsteht
sur de l' lageto la surfac'.   das Bild des Mondes auf dem Teich.
Kun loza kap-hararo mi   Gelösten Haares liege ich
sur la teraso kuŝas nun,   auf der Terrasse, und mein Sinn,
kvietas mia vivo, ĝi   mein Leben gibt der Stille sich,
sin donas al la lum' de l' lun'.   gibt sich dem kühlen Mondlicht hin.
Flariĝas melilot-odor',   Ein unbestimmtes Wehen streicht,
ĝi lante supreniĝas al   nach Steinklee duftend, um das Haus.
la dom' dum la vespera hor',   Der Bambusschatten regt sich leicht
susuras jen ros-guto-fal'.   und rauscht vom Tropfenfall des Taus.
 
Traduko de la ĉina poemo "Shān guāng"
de Mèng Hàorán (*689 - †740)
en Esperanton de Manfred Retzlaff
(*1938-11-04).

Mi, Manfred Retzlaff, espernantigis la
poemon laŭ la germanigo, kiun verkis la
germana poeto Manfred Hausmann. Pri tiu
vidu la retejon
http://de.wikipedia.org/wiki/Manfred_Hausmann.
La subtitolo "Somertage en Nanting mi
sopiras al Xinda" signifas, ke la poeto,
sidante en la suda pavilo "Nanting",
sopiras je sia amiko Xinda.

  Traduko de la ĉina poemo "Shān guāng"
de Mèng Hàorán (*689 - †740)
en la Germanan de Manfred Hausmann
(*1898-09-10 - †1986-08-06).

La germana poeto Manfred Hausmann verkis
tiun ĉi germanigon de la poemo laŭ
laŭvorta germanigo de la origina ĉina
poemo.