Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
N. N. 77 Mountain glow Angla Arg-2009-995 2014-04-20 00:34 Manfred nur tiun aldonu
N. N. 81 The glow on western mountains Angla Arg-2010-995 2014-04-20 00:35 Manfred nur tiun aldonu
Mèng Hàorán * Shān guāng ĉina Arg-2006-995 2014-04-21 20:01 Manfred nur tiun forigu
Manfred Retzlaff Somera vespero Esperanto Arg-2008-995 2014-04-21 20:09 Manfred nur tiun forigu
Manfred Hausmann Sommerabend Germana Arg-2007-995 2014-04-28 16:51 Manfred nur tiun aldonu

Mèng Hàorán,
Somera vespero

 

Mèng Hàorán,
Shān guāng

 
tradukita de Manfred Retzlaff    
 
Somertage en Nanting mi sopiras al Xinda   Xià rì nán tíng huái xīn dà
 
De l' montoj ora lumo nun   Shān guāng hū xī luò
foriĝas en vespera pac'.   Chí yuè jiàn dōng shàng
Ekestas trema bild' de l' lun'   Sǎn fà chéng xī liáng
sur de l' lageto la surfac'.   Kāi xuān wò xián chǎng
Kun loza kap-hararo mi   Hé fēng sòng xiāng qì
sur la teraso kuŝas nun,   Zhú lù dī qīng xiǎng
kvietas mia vivo, ĝi   Yù qǔ míng qín tán
sin donas al la lum' de l' lun'.   Hèn wú zhī yīn shǎng
Flariĝas melilot-odor',   Gǎn cǐ huái gù rén
ĝi lante supreniĝas al   Zhōng xiāo láo mèng xiǎng
la dom' dum la vespera hor',    
susuras jen ros-guto-fal'.    
 
Traduko de la ĉina poemo "Shān guāng"
de Mèng Hàorán (*689 - †740)
en Esperanton de Manfred Retzlaff
(*1938-11-04).

Mi, Manfred Retzlaff, espernantigis la
poemon laŭ la germanigo, kiun verkis la
germana poeto Manfred Hausmann. Pri tiu
vidu la retejon
http://de.wikipedia.org/wiki/Manfred_Hausmann.
La subtitolo "Somertage en Nanting mi
sopiras al Xinda" signifas, ke la poeto,
sidante en la suda pavilo "Nanting",
sopiras je sia amiko Xinda.

 
    Verkinto de tiu ĉi ĉina poemo estas
Mèng Hàorán (*689 - †740).

La ĉina-lingva teksto de tiu ĉi poemo
troveblas sub http://www.chinese-poems.com/m6.html.
Tie estas indikita ankaŭ laŭvorta kaj
laŭsenca angligoj. Pri la aŭtoro vidu
la vikipediejon http://en.wikipedia.org/wiki/Meng_Haoran.