Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Josef Kühnel Flustre falas la neĝ ' Esperanto Arg-202-99 | MR-012-JK-1 2010-09-18 19:50 Manfred nur tiun forigu
Eduard Ebel * Leise rieselt der Schnee Germana Arg-198-99 | MR-012-3 2014-04-23 17:57 Manfred nur tiun aldonu
N. N. 01 Milde falas la neĝ' Esperanto Arg-201-99 | MR-012-NN-1 2003-12-11 08:46 Manfred nur tiun aldonu
Manfredo Ratislavo Neĝas nun ĉie ĉi Esperanto Arg-199-99 2003-12-11 08:30 Manfred nur tiun forigu
Joachim Gießner Ŝvebas neĝ el aer' Esperanto Arg-200-99 | MR-012-JG-1 2012-12-24 16:27 Manfred nur tiun aldonu

Eduard Ebel,
Flustre falas la neĝ '

 

Eduard Ebel,
Neĝas nun ĉie ĉi

 
tradukita de Josef Kühnel   tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Flustre falas la neĝ'.   Neĝas nun ĉie ĉi,
Lag' rigidas laŭ leĝ'.   lagon kovras glaci’,
Kristfeste brilas arbar'.   brilas kristnaske arbar’.
Ĝoju pri Kristo, homar'!   Ĝoju vi, ho kristanar’!
 
Varma estas en kor'.   Varma estas la kor’,
Foras ĉiu dolor'.   malaperas dolor’,
Fuĝas la vivoamar'.   venas savant’ de l’ homar’.
Ĝoju pri Kristo, homar'!   Ĝoju vi, ho kristanar’!
 
Sankta nokta lumbril'   Malleviĝis la sun’,
kaj ĉiela jubil'   sankta nokt’ estas nun,
logas laŭ ĉarma fanfar':   kantas por ni anĝelar’:
Ĝoju pri Kristo, homar'!   Ĝoju vi, ho kristanar’!
 
Traduko de la Germana poemo "Leise rieselt
der Schnee" de Eduard Ebel (Eduardo Ebelo,
*1839 - †1905) en Esperanton de
Josef Kühnel.

MR-012-JK1
  Traduko de la Germana poemo "Leise rieselt
der Schnee" de Eduard Ebel (Eduardo Ebelo,
*1839 - †1905) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04).

MR-012-3