Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Josef Kühnel Flustre falas la neĝ ' Esperanto Arg-202-99 | MR-012-JK-1 2010-09-18 19:50 Manfred nur tiun forigu
Eduard Ebel * Leise rieselt der Schnee Germana Arg-198-99 | MR-012-3 2014-04-23 17:57 Manfred nur tiun aldonu
N. N. 01 Milde falas la neĝ' Esperanto Arg-201-99 | MR-012-NN-1 2003-12-11 08:46 Manfred nur tiun aldonu
Manfredo Ratislavo Neĝas nun ĉie ĉi Esperanto Arg-199-99 2003-12-11 08:30 Manfred nur tiun aldonu
Joachim Gießner Ŝvebas neĝ el aer' Esperanto Arg-200-99 | MR-012-JG-1 2012-12-24 16:27 Manfred nur tiun aldonu

Eduard Ebel,
Flustre falas la neĝ '

 
tradukita de Josef Kühnel
 
Flustre falas la neĝ'.
Lag' rigidas laŭ leĝ'.
Kristfeste brilas arbar'.
Ĝoju pri Kristo, homar'!
 
Varma estas en kor'.
Foras ĉiu dolor'.
Fuĝas la vivoamar'.
Ĝoju pri Kristo, homar'!
 
Sankta nokta lumbril'
kaj ĉiela jubil'
logas laŭ ĉarma fanfar':
Ĝoju pri Kristo, homar'!
 
Traduko de la Germana poemo "Leise rieselt
der Schnee" de Eduard Ebel (Eduardo Ebelo,
*1839 - †1905) en Esperanton de
Josef Kühnel.

MR-012-JK1