Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Pejno Simono Nigraj Bildkartoj Esperanto Arg-1972-978 2014-03-14 11:30 Manfred nur tiun forigu
Tomas Tranströmer * Svarta vykort [-] Sveda Arg-1971-978 2014-03-14 11:32 Manfred nur tiun aldonu

Tomas Tranströmer,
Nigraj Bildkartoj

 
tradukita de Pejno Simono
 
I.
 
Kalendar' plenplena, estont' vakua.
Kablo zumas kanton sen lando hejma.
Neĝas maren. Plumbas silento. Kaje
ombroj baraktas.
 
II.
 
Vivomeze Morto colprenas homon.
Forgesitas, vivo viviĝas plue.
Sed kudrite kaŝe, atendas via
vesto-kompleto.
 
Traduko de la Sveda poemo "Svarta vykort"
de Tomas Tranströmer (*1931-04-15) en
Esperanton de Pejno Simono (Simon Edward
Adrian Payne, *1941-12-23).