Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Heinrich von Laufenberg * Ich wollt', dass ich daheime wär' Germana Arg-1957-972 2014-03-08 14:28 Manfred nur tiun aldonu
Albrecht Kronenberger Jen esti hejme mia vol' Esperanto 2014-01-26 Arg-1958-972 2014-03-08 14:30 Manfred nur tiun forigu

Heinrich von Laufenberg,
Jen esti hejme mia vol'

 
tradukita de Albrecht Kronenberger
 
1. Jen, esti hejme mia vol'
kaj for de l' vana mond-konsol'.
 
2. La hejmo estas la ĉiel',
kaj Dion vidi mia cel'.
 
3. Nun ek, animo, al prepar'!
Atendas vin la anĝelar'.
 
4. Tro etas eĉ la tuta mond'
kompare al ĉiela rond'.
 
5. Ĉiele estos viv' sen mort',
nur ĝoj', kaj sano sen malfort'.
 
6. Mil jaroj estas unu tag',
sen pek', ĉagren' aŭ ajna plag'.
 
7. La Bonon super ĉia bon'
vi serĉu ĉe la Dia tron'.
 
8. Alia bon': nur eta rav'.
Ek! Hejmen do! Al via sav'!
 
9. Ĉu morgaŭ? Ĉu hodiaŭ jam?
Ne gravas! Gravas nur la Am'.
 
10. Restados vi neniel ajn.
Do fuĝu el ĉi trompa ŝajn'.
 
11. Vi pentu, amu kun fidel',
kaj pretu iri al ĉiel'.
 
12. Adiaŭ mond'! Vin benu Di'.
Ĉielen nun foriras mi.
 
Traduko de la Germana poemo "Ich wollt',
dass ich daheime wär'" de Heinrich von
Laufenberg (*1390 - †1460-03-31)
en Esperanton de Albrecht Kronenberger
(*1940-01-21) en 2014-01-26.

Tiu ĉi teksto troviĝis presita en "Dia
Regno", n-ro 1 (904) de la jaro 2014. Ĝi
estas kantebla laŭ melodio el la jaro
1430. Pri la tradukinto vidu la retejon
http://de.wikipedia.org/wiki/Albrecht_Kronenberger.