Poezio
piece of old paper
Esperanto Englisch Deutsch
Begrüßungsseite Manfredo † Liste der Gedichte Liste der Übersetzungen Liste der Dichter Poezio in Zahlen Einloggen
 zum Ausdrucken exportieren: Hochformat (PDF) Querformat (PDF) | [alle Exportformate zeigen]
Verfasser  [Vorname] Titel Sprache Erscheinung Kennung letzte Änderung Ansicht
laborgrupo 100 jaroj Esperanto en Kronach La muŝo Esperanto Arg-1954-971 2014-03-04 13:41 Manfred nur diese entfernen
Wilhelm Busch * Die Fliege Deutsch Arg-1953-971 2014-03-03 23:08 Manfred nur diese hinzufügen

Wilhelm Busch,
La muŝo

 
übersetzt von laborgrupo 100 jaroj Esperanto en Kronach
 
Jen, post la manĝ', kiam li satas,
la inspektor' ripozi ŝatas.
 
Sed venas muŝo, kiu zumas
kaj la orelon ĉirkaŭumas.
 
Ektimigita el dormeto,
la viro diras: "Nun kvieto!"
 
La muŝo nun, vi tion vidas,
sur lia kalva kapo sidas.
 
"Mi kaptos vin, malica besto!"
li krias kun minaca gesto.
 
Al tablo iras li singarde,
sed psike bolas li jam arde!
 
Spektaklo jen, rigardu lin,
li kun lerteco kaptas ĝin!
 
Nun, post la ĉas' kontrolas li
kaptitan beston tie ĉi.
 
Jen! Zum! La muŝo pro teruro
sin liberigas, sed sen kruro.
 
Sed nun li kun batilo venas,
la vervon li ne plu retenas.
 
Do, kaj por certe kapti ĝin
sur seĝon li starigas sin.
 
Sed krak! La seĝo tuj rompiĝas,
la muŝo ridas kaj foriĝas.
 
Kaj nun per sia tuta forto
la muŝon batas li al morto.
 
La inspektoro kun kontento
"Mi venkis!" diras li, sen pento.
 
La paŭzo ofte taŭgas pli,
se muŝo estas ne ĉe vi.
 
Übersetzung des deutschen Gedichtes "Die
Fliege" von Wilhelm Busch (*1832-04-15 -
†1908-01-09) ins Esperanto durch
laborgrupo 100 jaroj Esperanto en Kronach.

Tiu ĉi poem-traduko aperis en la GEA-revuo
"Esperanto aktuell", n-ro 2014-1. La
tradukon faris komune la partoprenintoj
de la festo "Cent jaroj de Esperanto en
Kronach (Bavario)".