Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Wilhelm Busch * Die Fliege Germana Arg-1953-971 2014-03-03 23:08 Manfred nur tiun aldonu
laborgrupo 100 jaroj Esperanto en Kronach La muŝo Esperanto Arg-1954-971 2014-03-04 13:41 Manfred nur tiun forigu

Wilhelm Busch,
La muŝo

 
tradukita de laborgrupo 100 jaroj Esperanto en Kronach
 
Jen, post la manĝ', kiam li satas,
la inspektor' ripozi ŝatas.
 
Sed venas muŝo, kiu zumas
kaj la orelon ĉirkaŭumas.
 
Ektimigita el dormeto,
la viro diras: "Nun kvieto!"
 
La muŝo nun, vi tion vidas,
sur lia kalva kapo sidas.
 
"Mi kaptos vin, malica besto!"
li krias kun minaca gesto.
 
Al tablo iras li singarde,
sed psike bolas li jam arde!
 
Spektaklo jen, rigardu lin,
li kun lerteco kaptas ĝin!
 
Nun, post la ĉas' kontrolas li
kaptitan beston tie ĉi.
 
Jen! Zum! La muŝo pro teruro
sin liberigas, sed sen kruro.
 
Sed nun li kun batilo venas,
la vervon li ne plu retenas.
 
Do, kaj por certe kapti ĝin
sur seĝon li starigas sin.
 
Sed krak! La seĝo tuj rompiĝas,
la muŝo ridas kaj foriĝas.
 
Kaj nun per sia tuta forto
la muŝon batas li al morto.
 
La inspektoro kun kontento
"Mi venkis!" diras li, sen pento.
 
La paŭzo ofte taŭgas pli,
se muŝo estas ne ĉe vi.
 
Traduko de la Germana poemo "Die Fliege"
de Wilhelm Busch (*1832-04-15 -
†1908-01-09) en Esperanton de
laborgrupo 100 jaroj Esperanto en Kronach.

Tiu ĉi poem-traduko aperis en la GEA-revuo
"Esperanto aktuell", n-ro 2014-1. La
tradukon faris komune la partoprenintoj
de la festo "Cent jaroj de Esperanto en
Kronach (Bavario)".