Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Theodor Storm * Knecht Ruprecht Germana Arg-194-97 | MR-019-3-1c 2003-12-11 07:54 Manfred nur tiun aldonu
Manfredo Ratislavo Servisto Rupreĥto Esperanto Arg-195-97 | MR-019-3-1c 2003-12-11 08:04 Manfred nur tiun forigu

Theodor Storm,
Servisto Rupreĥto

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
De l’ arbaro mi venas, de ekstere;
Aŭskultu: Kristnaskas jam ree surtere!
 
Ĉie, sur ĉiuj abio-pintetoj
Sidas ore brilantaj lumetoj;
 
Kaj supre, el la ĉiel-pordego
Rigardis la krist-infan’ kun mirego.
 
Kaj kiam mi iris tra l’ arbara senfin’,
Per laŭta voĉo alvokis li min:
 
„Ho Rupreĥto, maljuna ulo,
Levu la gambojn, vi vagemulo!
 
En ĉiu domo jam lumas kandelo,
Kaj malfermiĝis la pord’ de l’ ĉielo.
 
Ripozu la homoj unufoje,
Kristnaskon festu ili ĝoje.
 
Kaj morgaŭ surteren mi flugos senpere,
Ĉar ree fariĝu Kristnasko surtere.
 
„Pardonu min, ho Sinjoro“, mi diris,
„Al ĉiu urbo mi ankoraŭ ne iris.
 
Eniru nur tiun ĉi urbon ankoraŭ mi;
Ĉar bonaj infanoj enestas en ĝí.“
 
- „Ĉu havas vi ankaŭ la sakon ĉe vi?“
- „Jes“, mi diris, „estas ĝi tie ĉi;
 
Ĉar al infanoj de ĉiuj landoj
Ja plaĉas nuksoj kaj amandoj.“
 
- „Ĉu havas vi ankaŭ batvergon ĉe vi?“
„Jes“, diris mi, „jen estas ĝi!
 
Ĝi estu por la infanoj, la fiaj.
Batataj estu postaĵoj iliaj.“
 
„Nun iru kun Dio, fidela servisto!“
Parolis al mi la infano Kristo.
 
De l’ arbaro mi venas, de ekstere;
Min kredu: Kristnaskas jam ree surtere!
 
Nu, vi infanoj ĉie ĉi,
ĉu estis karaj ĉiuj vi?
 
Traduko de la Germana poemo "Knecht
Ruprecht" de Theodor Storm (Teodoro Stormo,
*1817-09-14 - †1888-07-04) en
Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04).