Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Владимир Иванович Карзин Дорога Rusa Arg-1955-969 2014-03-01 14:08 Manfred nur tiun aldonu
Соломон Наумович Высоковский Дорога Rusa Arg-1956-969 2014-03-05 22:20 Manfred nur tiun forigu
Ludwig Lazarus Zamenhof * La vojo Esperanto Arg-1950-969 2014-03-01 10:57 Manfred nur tiun forigu
Theodor Fuchs Auf sicherer Bahn Germana Arg-1951-969 2014-02-13 23:48 Manfred nur tiun aldonu

Ludwig Lazarus Zamenhof,
La vojo

 

Ludwig Lazarus Zamenhof,
Дорога

 
    tradukita de Соломон Наумович Высоковский
 
Tra densa mallumo briletas la celo,   Сквозь мрак неприятья мы движемся к цели -
Al kiu kuraĝe ni iras.   Народов земли единенью.
Simile al stelo en nokta ĉielo   Та цель, как маяк, что спасает от мели,
Al ni la direkton ĝi diras.   От распрей ведёт к примиренью.
Kaj nin ne timigas la noktaj fantomoj,   Нас тьма не страшит, что рождает кошмары,
Nek batoj de l'sorto, nek mokoj de l'homoj,   Насмешки толпы, поражений удары.
Ĉar klara kaj rekta kaj tre difinita   Наш путь нами выбран, для нас он прекрасен:
Ĝi estas, la voj' difinita.   Он - прям, он - победен, он - ясен
    Дорогой, упорством пробитой.
    Так малые капли, что бьют непрестанно,
    Сильнее любого гранита.
    Надежда, упорство - вот наше богатство
    И символы знамени нашего братства.
    Мы цели достигнем, идя шаг за шагом,
    Под нас единяющим флагом.
 
Nur rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante  
Ni iru la vojon celitan!   Traduko de la Esperanta poemo "La vojo"
de Ludwig Lazarus Zamenhof (Ludoviko Lazaro
Zamenhofo, *1859-12-15 - †1917-04-14)
en la Rusan de Соломон Наумович
Высоковский .
Eĉ guto malgranda, konstante frapante,    
Traboras la monton granitan.    
L'espero, l'obstino kaj la pacienco -    
Jen estas la signoj, per kies potenco    
Ni, paŝo posto paŝo, post longa laboro    
Atingon la celon en gloro.    
 
Ni semas kaj semas, neniam laciĝas,    
Pri l'tempoj estontaj pensante.    
Cent semoj perdiĝas, mil semoj perdiĝas -    
Ni semas kaj semas konstante.    
"Ho, ĉesu!" mokante la homoj admonas -    
"Ne ĉesu, ne ĉesu!" en kor' al ni sonas -    
"Obstine antaŭen! La nepoj vin benos,    
Se vi pacience eltenos!"    
 
Se longa sekeco aŭ ventoj subitaj    
Velkantaj foliojn deŝiras,    
Ni dankas la venton kaj, repurigitaj    
Ni forton pli freŝan akiras.    
Ne mortos jam via bravega anaro,    
Ĝin jam ne timigas la vento, nek staro,    
Obstine ĝi paŝas, provita, hardita,    
Al cel' unu fojon signita!    
 
Nur rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante    
Ni iru la vojon celitan!    
Eĉ guto malgranda, konstante frapante,    
Traboras la monton granitan.    
L'espero, l'obstino kaj la pacienco -    
Jen estas la signoj, per kies potenco    
Ni, paŝo posto paŝo, post longa laboro    
Atingon la celon en gloro.    
 
Verkinto de tiu ĉi Esperanta poemo estas
Ludwig Lazarus Zamenhof (Ludoviko Lazaro
Zamenhofo, *1859-12-15 - †1917-04-14).