Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Iwan Franko Das Vermächtnis Germana Arg-1935-955 2014-01-03 14:19 Manfred nur tiun aldonu
Ludmila Novikova Testamento Esperanto Arg-1934-955 2014-01-04 16:34 Manfred nur tiun forigu
Твардовский, Александр Твардовский, Завещание Rusa Arg-1936-955 2014-01-03 14:51 Manfred nur tiun aldonu
A. Пустогаров Завещание Rusa Arg-1925-955 2014-01-03 14:08 Manfred nur tiun aldonu
Тарас Григорьевич Шевченко * Заповіт ukraina Arg-1924-955 2014-01-03 14:01 Manfred nur tiun aldonu

Тарас Григорьевич Шевченко ,
Testamento

 
tradukita de Ludmila Novikova
 
Kiam mortos mi, amikoj,
Mian tombon faru
En la stepo larĝe vasta
De Ukrajno kara.
Por ke vidu mi la valojn,
Dnepron, krutajn bordojn,
Por ke aŭdu mi muĝantajn
Pro impeto ondojn.
 
Kiam sangon malamikan
For de l' ter' Patria
Portos ili al la maro,
Eltombiĝos mi ja.
Lasos ĉion kaj al Dio
Portos mian pion,
Preĝos verve... Sed ĝis tio
Mi ne scias Dion!
 
Tombon faru kaj ekstaru,
Ŝiru ĉenan feron
Kaj aspergu per tirana
Sango la liberon!
Kaj en nova familio,
La libera, forta,
Ne forgesu rememori
Min per danko vorta!
 
Traduko de la ukraina poemo "Заповіт"
de Тарас Григорьевич
Шевченко (*1814-02-25 -
†1861-02-26) en Esperanton de
Ludmila Novikova.