iun
forigu
Theodor Fontane, |
tradukita de Manfredo Ratislavo |
Somere dum mateno |
Ekmigru en la fru’! |
Forfalos la ĉagreno, |
Malĝojos vi ne plu. |
Serena blu’ de l’ ĉielo, |
La koron eniĝas ĝi, |
Samkiel la Dia fidelo |
Tegmentas super vi. |
Ĉirkaŭas flor-ornamo |
Kaj spikoj ĉie ĉi, |
Kaj estas, kvazaŭ la amo |
Kuniras apud vi. |
Hejmecon ĉio sentigas |
Samkiel ĉe l’ patrin’, |
Kaj alten eksvingigas1) |
L’animo gaje sin. |
Traduko de la Germana poemo "Guter Rat" de Theodor Fontane (Teodoro Fontano, *1819-12-30 - †1898-09-20) en Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio, *1938-11-04) en 1983-01-29. |
1) aŭ pli konforme al la originalo: Kaj super l’alaŭdon svingigas |