Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Friedrich von Bodenstedt Der Tod des Dichters Germana Arg-1918-951 2013-12-15 20:30 Manfred nur tiun aldonu
N. N. 77 Der Tod des Dichters Germana Arg-1919-951 2013-12-15 20:59 Manfred nur tiun aldonu
N. N. 76 Der Tod des Dichters Germana Arg-1916-951 2013-12-15 10:41 Manfred nur tiun aldonu
Konstantin Gusev La morto de la poeto Esperanto Arg-1917-951 2013-12-15 10:56 Manfred nur tiun forigu
Михаил Лермонтов * Смерть поэта Rusa Arg-1915-951 2013-12-15 10:39 Manfred nur tiun aldonu

Михаил Лермонтов,
La morto de la poeto

 
tradukita de Konstantin Gusev
 
Pereis li, poet' de justo,
Murdita per la kalumni',
Kun peza plumbo en la brusto
Kaj venĝavido mortis li! ...
Ne povis la animo luma
Subiĝi al la malhonor',
Li sola kontraŭ fals' monduma
Ribelis ... Kaj li estas for!
Murdita! ... Do por kio ploroj,
De l' povraj laŭdoj tarda ĥor'
Kaj sinpravigoj de l' sinjoroj?
Pro fato li jam estas for!
Kaj ĉu ne vi kolere pelis
La noblan kanton de liber',
Elblovi incendion celis
El la ĵaluzo -- nur fajrer'?
Do ĝoju ... Mutas bardo nia,
La bonon rompis la malbon'.
Ne lumas plu la stel' genia,
Forvelkis la solena kron'.
Murdinto lia senkompata
Ekpremis feron de la ĉan',
La koro vanta batis glate,
Neniom tremis tiu man'.
Kaj ĉu ne miro, ĉu ne strango?
Pelata per la sort' migrant',
Nomadis li en nia land'
En serĉo de feliĉ' kaj rango,
Ofende mokis pli kaj pli
De nia tero lingvon, moron
Kaj malestimis nian gloron,
Ne sciis en la sanga horo,
Sur kion levis sian manon li! ...
En tombo kuŝas jam la bardo,
Samkiel tiu, kiun li kun ardo
Prikantis sorĉe en la versroman' --
Kantisto de bonkoro kaj bonfarto
Murdita per la senkompata man'.
Por kio de la pac' kaj simplo vilaĝloka
Enpaŝis mise li al la mondum' sufoka
Por la sincera sent' kaj liberema saĝ'?
Por kio premis li la malamikajn manojn,
En la envia rond' serĉante la kompanojn,
Li, kompreninta homojn de l' junaĝ'?...
Anstataŭ simpla kron' al li surmetis ili
La kronon dornan, nur kun laŭro por ornam' --
Ĝi devas kvazaŭ ĉiam brili,
Sed kaŝe piki, piki jam;
Venenis liajn lastajn horojn frido,
Malica flustro mokis lin, kaj jen
Li mortis kun la vana venĝavido,
Kun kaŝa disreviĝo kaj ĉagren'.
La kantoj de mirinda brilo
Ne sonas jam sub la ĉiel',
Malhelas lia mortazilo,
Surbuŝe kuŝas la sigel'.
Kaj vi, arogaj heredantoj
De la gepatroj malhonestaj, nun
Tretantaj per la fiaj sklavaj plandoj
La familiojn, kiujn lasis la fortun'!
Vi en avida ar' starantaj ĉe la trono
Ekzekutistoj de genio, glor', liber',
Kaj gardas vin la leĝo, kiel krono,
Silentu antaŭ vi la justo kaj la ver'!
Sed estas dia juĝ', malĉastaj dorlotatoj,
Kaj la juĝisto jam atendas vin,
Ne aĉetebla per la or' kaj flatoj
Li krimojn viajn antaŭvidas ĝis la fin'.
Kaj jam al vi la kalumnia lango
Ne helpos per la malhonesta ard',
Kaj ne forlavos vi per via nigra sango
La sanktan sangon de la bard'!
 
Traduko de la Rusa poemo "Смерть
поэта" de Михаил Лермонтов
(*1814-10-15 - †1841-07-27) en
Esperanton de Konstantin Gusev
(†1980-11-09).

Tiu ĉi poem-esperangigo troviĝas en la
retejo
http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Poezio/morto_poetou.html.