
| eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
| verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
|---|---|---|---|---|---|---|
| Iwan Franko | Das Vermächtnis | Germana | Arg-1912-949 | 2013-12-14 13:49 Manfred | nur tiun aldonu | |
| Ludmila Novikova | Testamento | Esperanto | Arg-1913-949 | 2014-01-03 13:25 Manfred | nur tiun forigu | |
| Тарас Григорьевич Шевченко | * Завещание | Rusa | Arg-1911-949 | 2014-01-03 13:28 Manfred | nur tiun aldonu |
Тарас Григорьевич Шевченко , |
| tradukita de Ludmila Novikova |
| Kiam mortos mi, amikoj, |
| Mian tombon faru |
| En la stepo larĝe vasta |
| De Ukrajno kara: |
| Por ke vidu mi la valojn, |
| Dnepron kaj montetojn, |
| Por ke aŭdu, kiel muĝas |
| La river' impeta. |
| Kiam sangon malamikan |
| For de l' ter' Patruja |
| Portos ĝi al blua maro, |
| Mi ekstaros tuje. |
| Lasos ĉion kaj mem Dion |
| Mi atingos pie, |
| prenos verve ... Sed sen tio |
| Mi ne scias Dion! |
| Tombon faru kaj ekstaru, |
| Ŝiru ĉenon feran, |
| Kaj aspergu per tirana |
| Sango la liberon! |
| Kaj en nova familio, |
| Granda, bela, forta, |
| Ne forgesu remmemori |
| Min per bona vorto! |
| Traduko de la Rusa poemo "Завещание " de Тарас Григорьевич Шевченко (*1814-02-25 - †1861-02-26) en Esperanton de Ludmila Novikova. Tiun ĉi esperantigon mi, Manfred Retzlaff, trovis en la revuo "Moskvaj Novaĵoj", prov-numero en Esperanto de Aprilo 1989. Pri la tradukinto vidu la retejon "". La poemo troviĝas en la reto en http://ru.wikipedia.org/wiki/Зав щание_(стихотворение). |