Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Ludmila Novikova Testamento Esperanto Arg-1913-949 2014-01-03 13:25 Manfred nur tiun forigu
Iwan Franko Das Vermächtnis Germana Arg-1912-949 2013-12-14 13:49 Manfred nur tiun aldonu
Тарас Григорьевич Шевченко * Завещание Rusa Arg-1911-949 2014-01-03 13:28 Manfred nur tiun aldonu

Тарас Григорьевич Шевченко ,
Testamento

 
tradukita de Ludmila Novikova
 
Kiam mortos mi, amikoj,
Mian tombon faru
En la stepo larĝe vasta
De Ukrajno kara:
Por ke vidu mi la valojn,
Dnepron kaj montetojn,
Por ke aŭdu, kiel muĝas
La river' impeta.
Kiam sangon malamikan
For de l' ter' Patruja
Portos ĝi al blua maro,
Mi ekstaros tuje.
Lasos ĉion kaj mem Dion
Mi atingos pie,
prenos verve ... Sed sen tio
Mi ne scias Dion!
Tombon faru kaj ekstaru,
Ŝiru ĉenon feran,
Kaj aspergu per tirana
Sango la liberon!
Kaj en nova familio,
Granda, bela, forta,
Ne forgesu remmemori
Min per bona vorto!
 
Traduko de la Rusa poemo "Завещание
" de Тарас Григорьевич
Шевченко (*1814-02-25 -
†1861-02-26) en Esperanton de
Ludmila Novikova.

Tiun ĉi esperantigon mi, Manfred Retzlaff,
trovis en la revuo "Moskvaj Novaĵoj",
prov-numero en Esperanto de Aprilo 1989.
Pri la tradukinto vidu la retejon "". La
poemo troviĝas en la reto en
http://ru.wikipedia.org/wiki/Зав
щание_(стихотворение)
.