Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Михаил Юрьевич Лермонтов * Exegi monumentum. Rusa Arg-1909-948 2013-12-13 18:56 Manfred nur tiun forigu
Сергей Григорьевич Рублёв Monumento Esperanto Arg-1910-948 2013-12-14 08:10 Manfred nur tiun forigu

Михаил Юрьевич Лермонтов,
Monumento

 

Михаил Юрьевич Лермонтов,
Exegi monumentum.

 
tradukita de Сергей Григорьевич Рублёв    
 
Mi kreis nun por mi mirindan monumenton.   Я памятник себе воздвиг нерукотворный,
Ĝi estas al popol' eterna mia don',   К нему не зарастёт народная тропа,
Kaj ĝi per alta kap' superas eminenton'   Вознёсся выше он главою непокорной
De l' Aleksandra glor-kolon'.   Александрийского столпа.
 
Ne tute mortos mi! Anim' en kara liro   Нет, весь я не умру — душа в заветной лире
Pluvivos post la korp', ne estos ĝi mortont',   Мой прах переживёт и тлeнья убежит -
Kaj ĉiam famos mi, dum vivos la inspiro   И славен буду я, доколь в подлунном мире
De unu eĉ poet' en mond'.   Жив будет хоть один пиит.
 
La tuta vasta land' min gloros kun efiko   Слух обо мне пройдёт по всей Руси великой,
Kaj ĉiu naciar' tre bone konos min:   И назовёт меня всяк сущий в ней язык,
Fiera slava nep', kalmuko step-amiko,   И гордый внук славян, и финн, и ныне дикий
Tunguz' sovaĝa nun kaj finn'.   Тунгус, и друг степей калмык.
 
Kaj longe amos min popolo kun sincero,   И долго буду тем любезен я народу,
Ĉar vekis mi per lir' bonecon de l' anim',   Что чувства добрые я лирой пробуждал,
Ĉar en severa temp' mi kantis pri libero   Что в мой жестокий век восславил я свободу
Kaj vokis la indulg' sen tim'.   И милость к падшим призывал.
 
Diecan volon, muz', obeu kaj ne spitu,   Веленью бoжию, о муза, будь послушна,
Ne zorgu pri la kron', ne timu pri insult',   Обиды не страшась, не требуя венца;
La kalumni' kaj laŭd' vin tute ne ekscitu   Хвалу и клевету приeмли равнодушно
Kaj ne diskutu vi kun stult'.   И не оспаривай глупца.
 
  Verkinto de tiu ĉi Rusa poemo estas
Михаил Юрьевич Лермонтов
(*1814-10-16 - †1841-07-27).

La tekston de tiu ĉi poemo mi, Manfred
Retzlaff, trovis en
http://pishi-stihi.ru/ya-pamyatnik-vozdvig-sebe-nerukotvornyj.html.
Traduko de la Rusa poemo "Exegi monumentum."
de Михаил Юрьевич Лермонтов
(*1814-10-16 - †1841-07-27) en
Esperanton de Сергей Григорьевич
Рублёв (Sergej Rublov, *1901 -
†1979).

Tiun ĉi esperantigon mi, Manfred Retzlaff,
trovis en la revuo "Moskvaj Novaĵoj",
prov-numero en Esperanto de Aprilo 1989.
Pri la tradukinto vidu la retejon "". Vidu
ankaŭ: http://www.ipernity.com/doc/83707/7197616.
Laŭ informo de s-ano Boris Kolker la
tradukinto Sergej Rublev estis elstara
sovetia esperantisto kaj brila
Esperanto-tradukisto. Li loĝis en la urbo
Odeso.