Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Михаил Юрьевич Лермонтов * Exegi monumentum. Rusa Arg-1909-948 2013-12-13 18:56 Manfred nur tiun aldonu
Сергей Григорьевич Рублёв Monumento Esperanto Arg-1910-948 2013-12-14 08:10 Manfred nur tiun forigu

Михаил Юрьевич Лермонтов,
Monumento

 
tradukita de Сергей Григорьевич Рублёв
 
Mi kreis nun por mi mirindan monumenton.
Ĝi estas al popol' eterna mia don',
Kaj ĝi per alta kap' superas eminenton'
De l' Aleksandra glor-kolon'.
 
Ne tute mortos mi! Anim' en kara liro
Pluvivos post la korp', ne estos ĝi mortont',
Kaj ĉiam famos mi, dum vivos la inspiro
De unu eĉ poet' en mond'.
 
La tuta vasta land' min gloros kun efiko
Kaj ĉiu naciar' tre bone konos min:
Fiera slava nep', kalmuko step-amiko,
Tunguz' sovaĝa nun kaj finn'.
 
Kaj longe amos min popolo kun sincero,
Ĉar vekis mi per lir' bonecon de l' anim',
Ĉar en severa temp' mi kantis pri libero
Kaj vokis la indulg' sen tim'.
 
Diecan volon, muz', obeu kaj ne spitu,
Ne zorgu pri la kron', ne timu pri insult',
La kalumni' kaj laŭd' vin tute ne ekscitu
Kaj ne diskutu vi kun stult'.
 
Traduko de la Rusa poemo "Exegi monumentum."
de Михаил Юрьевич Лермонтов
(*1814-10-16 - †1841-07-27) en
Esperanton de Сергей Григорьевич
Рублёв (Sergej Rublov, *1901 -
†1979).

Tiun ĉi esperantigon mi, Manfred Retzlaff,
trovis en la revuo "Moskvaj Novaĵoj",
prov-numero en Esperanto de Aprilo 1989.
Pri la tradukinto vidu la retejon "". Vidu
ankaŭ: http://www.ipernity.com/doc/83707/7197616.
Laŭ informo de s-ano Boris Kolker la
tradukinto Sergej Rublev estis elstara
sovetia esperantisto kaj brila
Esperanto-tradukisto. Li loĝis en la urbo
Odeso.