Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Konstantin Gusev La patrio Esperanto Arg-1905-946 2013-12-10 13:10 Manfred nur tiun forigu
N. N. 75 Mein Vaterland Germana Arg-1906-946 2013-12-11 22:08 Manfred nur tiun aldonu
Erich Weinert Mein Vaterland Germana Arg-1907-946 2013-12-12 11:13 Manfred nur tiun forigu
Михаил Юрьевич Лермонтов * Родина Rusa Arg-1902-946 2013-12-10 18:54 Manfred nur tiun aldonu

Михаил Юрьевич Лермонтов,
La patrio

 

Михаил Юрьевич Лермонтов,
Mein Vaterland

 
tradukita de Konstantin Gusev   tradukita de Erich Weinert
 
Patrion amas mi, sed per la sento stranga!   Ich liebe dieses Land, doch mit besondrer Liebe!.
Ne venkos ĝin prudento. Kaj ne gloro   Vergebens nur erforscht sie mein Verstand.
Gajnita brave en la lukto sanga,   Nicht Ruhm, vom Rauch der Opfer trübe,
Nek de la paca viv fiera floro,   noch satter Hochmut, nur, weil es mein Vaterland.
Nek de la oldaj tempoj mit' praava   noch leerer Götzendienst um Überlieferungen -
Min provus veki al la revo rava.   davon hat nie mein Herz in Schwärmerei gesungen.
 
Sed amas mi, sen scii mem pro kio,   Doch lieb ich es - warum? Ich weiß es nicht! -
Silentan vaston de la stepoj fridaj,   Ich liebe deiner Steppen kaltes Schweigen.
Inundon de l'riveroj jam senbridaj,   der endlos weiten Wälder Wipfelneigen,
Senbordajn arbaregojn de Rusio.   den Fluß, der frühlingswild aus seinen Ufern bricht --
Mi amas laŭ la kampaj vojoj tristaj   Auf einem Bauemkarrn zu poltern durch die Weiten
Veturi ĉare tra la stepa foro,   tief in die Nacht zu senken mein Gesicht,
Serĉante tremon de la fajroj distaj,   wo mir herüberblinkt aus ruhnden Dunkelheiten
Vilaĝon kaj azilon por nokthoro.   mit trübem Blick der Dörfer stilles Licht;
 
Mi logas la fumet' maldolĉa   ich lieb den Rauch der Stoppelbrände
De la falĉita grenkamparo,   die dunkle Föhre nachts am Wald,
Sur la monteto - geo sorĉa:   im golden wogenden Gelände
La blanka svelta betulparo.   der Birken schimmernde Gestalt.
Kun ĝoj', por multaj nekonata,   Mit Wonne, die nur wenige kennen,
Mi vidas la draŝejon plenan,   seh ich die Bauernhütten klein,
Orbrilon de la pajlo ĥata,   mit Stroh gedeckt, die vollen Tennen.
Vesperon rosan kaj serenan.   der Fensterläden Schnitzerein
Kaj dum la festo kamparana   in Lieb, in Feierabendkühle
Min ravas ĝis la horo tarda,   zu sitzen, wo die Jugend schwärmt
Kun fajf' ebria akompana,   und stampft und pfeift im Tanzgewühle,
La vilaĝana danco arda.   und wo man singt und trinkt und lärmt.
 
Traduko de la Rusa poemo "Родина"
de Михаил Юрьевич Лермонтов
(*1814-10-16 - †1841-07-27) en
Esperanton de Konstantin Gusev
(†1980-11-09).

Tiun ĉi esperantigon mi, Manfred Retzlaff,
trovis en la revuo "Moskvaj Novaĵoj",
prov-numero en Esperanto de Aprilo 1989.
Pri la tradukinto vidu la retejon
http://eo.wikipedia.org/wiki/Konstantin_Gusev.
  Traduko de la Rusa poemo "Родина"
de Михаил Юрьевич Лермонтов
(*1814-10-16 - †1841-07-27) en la
Germanan de Erich Weinert.

Vidu la retejon
http://www.winter-zeulenroda.de/webseiten/lermontov.htm.