Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
John Oxenford Down deep within the cellar Angla Arg-1898-944 2013-12-04 10:09 Manfred nur tiun aldonu
Joachim Gießner En kel' profunda sidas mi Esperanto Arg-1897-944 2013-12-03 19:31 Manfred nur tiun forigu
Karl Friedrich Müchler * Im tiefen Keller sitz ich hier Germana Arg-1896-944 2013-12-04 16:21 Manfred nur tiun aldonu
Karl Vanselow Je plena glaso tie ĉi Esperanto Arg-2130-944 2014-06-09 12:55 Manfred nur tiun aldonu

Karl Friedrich Müchler,
En kel' profunda sidas mi

 
tradukita de Joachim Gießner
 
En kel’ profunda sidas mi
ĉe plenbarel’ da vino
kaj antaŭ mi da vino ĝi
de bona origino.1)
 
La vinkelist’ laŭ oportun’,
li ĝojas, se mi drinkas,
Boneghumore fartas mi -
kaj trinkas, trinkas, trinkas.
 
Soif’ turmentas, ĉi demon’,
ĝin devas mi forpeli.
Kaj tre efikas la propon’
per vino tion celi.
 
La mond’ ŝajnigas nun, ke ĝi
sin rozkolore ŝminkas:
Boneghumore fartas mi -
kaj trinkas, trinkas, trinkas.
 
Sed la soifo kreskas nur
post ĉiu freŝa vino,
la konsekvenc’ de la natur’
pro trinkofest’ sen fino.
 
Konsolas min, dum sen konsci’
al planko mi nun sinkas:
Neniun suferigis mi,
sed trinkas, trinkas, trinkas.
 
Traduko de la Germana poemo "Im tiefen
Keller sitz ich hier" de Karl Friedrich
Müchler (*1763-09-02 - †1857-01-12)
en Esperanton de Joachim Gießner (*1913-12-23
- †2003-11-25).

Tiu ĉi traduko troviĝas sub "Weblinks"
en la vikipedia paĝo
http://de.wikipedia.org/wiki/Joachim_Gießner.
La kanto estas interalie aŭdebla en
http://www.youtube.com/watch?v=GvyJZoqzw-8.
 
1) Mi, Manfred Retzlaff, proponas jenan
ŝanĝon:\\En kel' profunda sidas mi\\ĉe
plenbarel' da vino.\\Ja estas vin’ en
tiu ĉi\\de bona origino.