Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Justinus Kerner * Der reichste Fürst Germana Arg-1863-929 2013-10-17 09:07 Manfred nur tiun aldonu
Manfred Retzlaff La plej riĉa princo Esperanto Arg-1864-929 2013-10-09 18:59 Manfred nur tiun forigu

Justinus Kerner,
La plej riĉa princo

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
Siajn landojn laŭdegante
|:De l' princaro konsili':|1)
|:Sidis iam en la halo:|
|:De l' germana imperi'.:|
 
"Ja belegas mia lando,"
|:Jen la princo de Saksi'.:|
|:"Multe da arĝenta erco:|
|:En la montoj havas mi.":|
 
"Belas ankaŭ mia lando",
|:La Rejn-princo gloras sin.:|
|:"Ora greno en la valoj,:|
|:Sur la montoj nobla vin'".:|
 
La sinjor' de Bavario
|:Diris: "Riĉas ankaŭ mi.:|
|:Laŭ trezoroj estas riĉa:|
|:Mia lando ne malpli.":|
 
Eberhardo, la barbulo,
|:Virtemberga la sinjor',:|
|:Diris: "Ja en mia lando:|
|:Estas nek arĝent' nek or'.:|
 
Sed ĝi tamen estas riĉa,
|:Trezoregon havas ĝi::|
|:Ke al subularo mia:|
|:Ja konfidi povas mi.":|
 
Diris la sinjor' Saksia,
|:De l' Rejnland', de Bavari':|
|:"Vi barbula graf', plej riĉa:|
|:El ni ĉiuj estas vi!":|
 
Traduko de la Germana poemo "Der reichste
Fürst" de Justinus Kerner (*1786-09-18
- †1862-02-21) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04).

La poemo estas kantebla la jena melodio:
http://www.politikundunterricht.de/2_3_01/M_hymnen.htm#fuerst.
Tie ĝi estas ankaŭ aŭdebla. Ĝi estas
la Virtemberga himno. La muzikntoj troviĝas
ankaŭ en http://www.volksliederarchiv.de/notenpdfs/1999.pdf.
 
1) aŭ:\\|:La princara konsili'|: