Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Carlo Minnaja Ode a Samarcanda [-] itala Arg-2206-860 2014-11-13 12:31 Manfred nur tiun aldonu
Manfred Retzlaff Ode für Samarkand Germana Arg-1735-860 2013-04-03 23:31 Manfred nur tiun aldonu
Malcolm Jones Ode to Samarkand Angla Arg-2037-860 2014-10-16 20:52 Manfred nur tiun aldonu
Manfred Retzlaff Odo al Samarkando Esperanto 2013-03-25 Arg-1736-860 2013-03-26 17:48 Manfred nur tiun forigu
Vladimir Masalkin Odo al Samarkando Esperanto Arg-1734-860 2013-03-24 15:52 Manfred nur tiun forigu
Ирина Саверьевна Алексеева * Oда Самарканду Rusa Arg-1733-860 2014-05-15 12:22 Manfred nur tiun aldonu

Ирина Саверьевна Алексеева ,
Odo al Samarkando

 

Ирина Саверьевна Алексеева ,
Odo al Samarkando

 
tradukita de Manfred Retzlaff   tradukita de Vladimir Masalkin
 
laŭvorta Esperantigo de la germanigo    
 
Mi kantas al vi, ho Samarkand'   Mi kantas vin, ho, Samarkand’
Tiun ĉi kanton. Vi restis tiel juna.   Kaj laŭdas mi aspekton sunan!
Vi estas konata en la tuta mondo.   Kaj vian koron — Registan’ —
Kiu vin vidis, tiuj devas vin ami.   Mi ĉiam pretas nomi juna.
 
Profeto vin iam antaŭvidis   Korbaton ĝian sub stelar’
En sonĝo antaŭ longa, longa tempo,   Eksentis Ulughbek junece.
Kaj Temerlan' vin konstruis   Kaj daŭras de Timur centjar’
En via tuta majesteco.   Kaj pli ĝi longas majestece!
 
Kaj viaj sanktaj haloj, trezorejo   Madrasoj sanktaj estas nun
De l' arto kaj de l' instruo,   La ejoj por la art’ kaj sentoj.
Jarcentojn ili jam staras tie,   Kaj de belec’ ilia sun’
Kvazaŭ apenaŭ pasis tempo.   Centjarojn igis la momentoj.
 
Tie ĉi la poeto Navoi   La poezi’ de Navoi,
Estas kantinta pri amo kaj forto,   Je amo kaj je forto riĉa,
Kaj liaj kantoj ankoraŭ neniam   Tre helpis al popol’ de vi
En tiu lando tute estas forsonintaj.   Fiera resti kaj feliĉa.
 
La kupoloj de la minaretoj tie ĉi,   De minaretoj kupolar’
Ili lumas tage kiel nokte la steloj.   Similas al stelar’ ĉiela,
Per la dekoro de iliaj ornamoj   Beleco de la ornamar’,
Ili salutas ĉiun jam de fore.   Lazuro pura kaj tre hela.
 
Ho Samarkand, urbo de l' saĝeco!   En saĝa urbo de l’anim’
Tie ĉi staras preĝejoj kaj moskeoj,   Moske’ najbaras kun preĝejo.
Kai tiu, kiu vin konas, tiu diras,   Por homoj, kiuj amas vin,
Ke en la mondo li vidis nenion pli belan.   Vi estas bela rifuĝejo!
 
Ho Samarkand, floru kaj prosperu!   Ho, Samarkand’, disfloru pli
Via gloro disfamiĝu ĉie,   Kaj gloru vin bonagoj fame!
Kaj eterne nepereema estu!   Kaj flugu al eterno vi,
Ankaŭ estonte nin akompanu!   Restante apud ni ĉiame.
 
Traduko de la Rusa poemo "Oда
Самарканду" de Ирина
Саверьевна Алексеева
en Esperanton de Manfred Retzlaff
(*1938-11-04) en 2013-03-25.
 
    Traduko de la Rusa poemo "Oда
Самарканду" de Ирина
Саверьевна Алексеева
en Esperanton de Vladimir Masalkin.