Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Carlo Minnaja Ode a Samarcanda [-] itala Arg-2206-860 2014-11-13 12:31 Manfred nur tiun aldonu
Manfred Retzlaff Ode für Samarkand Germana Arg-1735-860 2013-04-03 23:31 Manfred nur tiun aldonu
Malcolm Jones Ode to Samarkand Angla Arg-2037-860 2014-10-16 20:52 Manfred nur tiun aldonu
Manfred Retzlaff Odo al Samarkando Esperanto 2013-03-25 Arg-1736-860 2013-03-26 17:48 Manfred nur tiun aldonu
Vladimir Masalkin Odo al Samarkando Esperanto Arg-1734-860 2013-03-24 15:52 Manfred nur tiun forigu
Ирина Саверьевна Алексеева * Oда Самарканду Rusa Arg-1733-860 2014-05-15 12:22 Manfred nur tiun aldonu

Ирина Саверьевна Алексеева ,
Odo al Samarkando

 
tradukita de Vladimir Masalkin
 
Mi kantas vin, ho, Samarkand’
Kaj laŭdas mi aspekton sunan!
Kaj vian koron — Registan’ —
Mi ĉiam pretas nomi juna.
 
Korbaton ĝian sub stelar’
Eksentis Ulughbek junece.
Kaj daŭras de Timur centjar’
Kaj pli ĝi longas majestece!
 
Madrasoj sanktaj estas nun
La ejoj por la art’ kaj sentoj.
Kaj de belec’ ilia sun’
Centjarojn igis la momentoj.
 
La poezi’ de Navoi,
Je amo kaj je forto riĉa,
Tre helpis al popol’ de vi
Fiera resti kaj feliĉa.
 
De minaretoj kupolar’
Similas al stelar’ ĉiela,
Beleco de la ornamar’,
Lazuro pura kaj tre hela.
 
En saĝa urbo de l’anim’
Moske’ najbaras kun preĝejo.
Por homoj, kiuj amas vin,
Vi estas bela rifuĝejo!
 
Ho, Samarkand’, disfloru pli
Kaj gloru vin bonagoj fame!
Kaj flugu al eterno vi,
Restante apud ni ĉiame.
 
Traduko de la Rusa poemo "Oда
Самарканду" de Ирина
Саверьевна Алексеева
en Esperanton de Vladimir Masalkin.