Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Johann Wolfgang von Goethe * Bundeslied Germana Arg-171-86 2003-11-10 08:21 Manfred nur tiun aldonu
Ludwig Emil Meier Liga kanto Esperanto 1907 Arg-172-86 2004-09-06 05:32 Manfred nur tiun forigu

Johann Wolfgang von Goethe,
Liga kanto

 
tradukita de Ludwig Emil Meier
 
1. Dum ĉiuj bonaj horoj
Kun amo, bona vin',
Eksonu el la koroj
La kanto en kazin'!
Kuntenas nin ja Dio,
Nin kunvenigis li,
Pro tio harmonio
Ne mortos tie ĉi!
 
2. Do ĝoju kun kontento
Unuanimaj ni!
Denove en momento
De kora simpati'!
Tintigu tuj la glason
Kun tia bona vin',
Ne zorgu, nian kason
Prizorgos la destin'.
 
3. Ĉu iri en la rondo
Ne restas kun plezur'?
Konservas ni en mondo
L'emblemon de natur'!
Por ĉiam niaj koroj
interkonsentu, kaj
Pro malserenaj horoj
Ne ĉesu nia gaj'!
 
4. Nin Dio benis, vere,
Liberaj sentas ni,
Pro iu sperto tere
Nur kreskas energi'.
Malhelpos ne kaprico
Nek ŝajno de afekt',
Nin ĉiujn, laŭ la vico,
Imponos nur korekt'!
 
5. Post ĉiu paŝo nova
Klariĝas viva sort':
L'unua estas prova,
La lasta estas mort'.
Sed ne do timo iel
Malserenigos nin,
Fidelaj ĉiam kiel
Nin kreis la destin'!
 
Traduko de la Germana poemo "Bundeslied"
de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Ludwig Emil Meier (*1847-02-16 - †1919)
en 1907.

Tiu ĉi traduko troviĝas en la kantlibro
"Esperantista Kantaro", kiu enhavas
tradukojn de germanaj kantoj. La tradukoj
estas faritaj de Ludwig Emil Meier. La
libro estas eldonita en 1907 de Hans
Theodor Hoffmann (Steglitzer Str. 44,
Berlin, Germanio).