Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Wilhelm Müller * Frühling der Liebe Germana Arg-1727-857 2013-12-24 23:00 Manfred nur tiun aldonu
Manfred Retzlaff Printempo de l' amo Esperanto 2013-03-07 Arg-1728-857 2013-03-14 14:45 Manfred nur tiun forigu

Wilhelm Müller,
Printempo de l' amo

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
Furiozas jen la vintro
Kaj la florojn fleksrompitajn
Pentras moke ĉe l' fenestroj
Li al mi en palaj bildoj.
Ŝtormu, vintro kaj bruadu!
Tamen vi min ne tremigos,
Ĉar el fund' de mia koro
La printempon mi ekigas,
Kiun neĝ' ne povos kovri
Kaj glaci' ne rigidigos,
La printempon, kies suno
La okul' de l' karulino,
La aero spiro ŝia,
Kies rozoj ŝiaj lipoj,
Kaj alaŭde ŝvebas mi jen
Super ĝi kun miaj kantoj.
 
Traduko de la Germana poemo "Frühling
der Liebe" de Wilhelm Müller (*1794-10-07
- †1827-10-01) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en 2013-03-07.