Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Kálmán Kalocsay La juna princo Esperanto Arg-1701-844 2013-02-26 23:23 Manfred nur tiun forigu
Rabindranath Tagor * Shubhokkan bengala Arg-1699-844 2013-02-26 23:16 Manfred nur tiun aldonu
Rabindranath Tagor The young prince Angla Arg-1700-844 2013-02-26 23:27 Manfred nur tiun forigu

Rabindranath Tagor,
La juna princo

 

Rabindranath Tagor,
The young prince

 
tradukita de Kálmán Kalocsay   tradukita de Rabindranath Tagor
 
Ho patrin', la juna princo iros preter ni solene.   O mother, the young Prince is to pass by our door, --
Kiel povu mi atenti pri laboro ĉi matene?   how can I attend to my work this morning?
Montru, ke mi harojn miajn kiel ligu, kiel plektu,   Show me how to braid up my hair;
Ho patrino, diru al mi, kiun veston mi elektu?   tell me what garment to put on.
Vi rigardas mire, panjo? Scias mi, ke li ne sendos   Why do you look at me amazed, mother?
Eĉ rigardon al fenestro, kie je li mi atendos.   I know well he will not glance up once at my window;
Post momento li forpasos, iros vojon senrevenan,   I know he will pass out of my sight in the twinkling of an eye;
Nur la flut' el malproksimo sendos al mi ĝemon svenan.   only the vanishing strain of the flute
Sed la juna princo iros preter nia dom' solene,   will come sobbing to me from afar.
Tial prenos mi la veston plej ornaman ĉi matene.   But the young Prince will pass by our door,
    and I will put on my best for the moment.
 
  O mother, the young Prince did pass by our door,
Ho patrin', la juna princo iris preter ni kun brilo.   and the morning sun flashed from his chariot.
Leviĝanta sumo brilis de sur lia veturilo.   I swept aside the veil from my face,
Kaj vualon mi forŝovis, ŝire mi de l` kol' malligis   I tore the ruby chain from my neck
Ruben-ĉenon mian, kaj sur lian vojon ĝin faligis.   and flung it in his path.
Vi rigardas mire, panjo? Scias mi: li ĝin ne levis,   Why do you look at me amazed, mother?
Restis sanga gut' sur vojo, kie ĝi sub rado krevis.   I know well he did not pick up my chain;
Kaj neniu ja konjektas, kaj neniu ja eksciu,   I know it was crushed under his wheels
Kio estis la donaco, kaj de kiu, kaj por kiu.   leaving a red stain upon the dust,
Sed la juna princo iris preter nia dom' ĉi fojon,   and no one knows what my gift was nor to whom.
Kaj juvelon de la brusto ĵetis mi sur lian vojon.   But the young Prince did pass by our door,
    and I flung the jewel from my breast before his path.
 
Traduko de la bengala poemo "Shubhokkan"
de Rabindranath Tagor (*1861-05-07 -
†1941-08-07) en Esperanton de
Kálmán Kalocsay (Kalmano Kaloĉajo,
*1911 - †1976).

Pri la tradukinto vidu la vikipediejon
http://eo.wikipedia.org/wiki/Kálmán_Kalocsay.

  Traduko de la bengala poemo "Shubhokkan"
de Rabindranath Tagor (*1861-05-07 -
†1941-08-07) en la Anglan de
Rabindranath Tagor (*1861-05-07 -
†1941-08-07).

Tiu estas angligo, kiun la poeto verkis
mem laŭ sia origine en la bengala lingvo
verkita teksto. (Konfirmis tion al mi,
Manfred Retzlaff, s-ro Probal Dasgupta.)
Vidu ankaŭ la retejojn
http://eo.wikipedia.org/wiki/Probal_Dasgupta
kaj http://www.recmusic.org/lieder/get_text.html?TextId=18070.