Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Kálmán Kalocsay La juna princo Esperanto Arg-1701-844 2013-02-26 23:23 Manfred nur tiun forigu
Rabindranath Tagor * Shubhokkan bengala Arg-1699-844 2013-02-26 23:16 Manfred nur tiun aldonu
Rabindranath Tagor The young prince Angla Arg-1700-844 2013-02-26 23:27 Manfred nur tiun aldonu

Rabindranath Tagor,
La juna princo

 
tradukita de Kálmán Kalocsay
 
Ho patrin', la juna princo iros preter ni solene.
Kiel povu mi atenti pri laboro ĉi matene?
Montru, ke mi harojn miajn kiel ligu, kiel plektu,
Ho patrino, diru al mi, kiun veston mi elektu?
Vi rigardas mire, panjo? Scias mi, ke li ne sendos
Eĉ rigardon al fenestro, kie je li mi atendos.
Post momento li forpasos, iros vojon senrevenan,
Nur la flut' el malproksimo sendos al mi ĝemon svenan.
Sed la juna princo iros preter nia dom' solene,
Tial prenos mi la veston plej ornaman ĉi matene.
 
Ho patrin', la juna princo iris preter ni kun brilo.
Leviĝanta sumo brilis de sur lia veturilo.
Kaj vualon mi forŝovis, ŝire mi de l` kol' malligis
Ruben-ĉenon mian, kaj sur lian vojon ĝin faligis.
Vi rigardas mire, panjo? Scias mi: li ĝin ne levis,
Restis sanga gut' sur vojo, kie ĝi sub rado krevis.
Kaj neniu ja konjektas, kaj neniu ja eksciu,
Kio estis la donaco, kaj de kiu, kaj por kiu.
Sed la juna princo iris preter nia dom' ĉi fojon,
Kaj juvelon de la brusto ĵetis mi sur lian vojon.
 
Traduko de la bengala poemo "Shubhokkan"
de Rabindranath Tagor (*1861-05-07 -
†1941-08-07) en Esperanton de
Kálmán Kalocsay (Kalmano Kaloĉajo,
*1911 - †1976).

Pri la tradukinto vidu la vikipediejon
http://eo.wikipedia.org/wiki/Kálmán_Kalocsay.