Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Bennemann, Paul Ofte en paca nokt' Esperanto Arg-1693-841 2013-02-25 22:45 Manfred nur tiun forigu
Moore, Thomas * Oft in the stilly night Angla Arg-1692-841 2013-02-25 22:48 Manfred nur tiun aldonu

Thomas Moore,
Ofte en paca nokt'

 
tradukita de Paul Bennemann
 
Ofte en paca nokt',
se dormo ne min prenas,
pri la pasintaj tagoj
rememoro venas:
pri ridoj, larmoj ama vort',
al juna knab' dirita,
pri belokul', senluma nun,
Tiel en paca nokt'
pri koro, jam rompita.,
se dormo ne min prenas,
pri la pasintaj tagoj
rememoro venas.
 
Kaj la memoro pri
amikoj formortintaj,
kiel folioj en
malvarma vent' falintaj.
ĝi igas senti, kvazaŭ mi
ĉe fest' dezerta sidas:
la gastoj for, —
mortinta lum',-
velkinta flor' dancglitas.
Tiel en paca nokt',
se dormo ne min prenas,
pri la pasintaj tagoj
rememoro venas.
 
Traduko de la Angla poemo "Oft in the
stilly night" de Thomas Moore (*1779-05-28
- †1852-02-25) en Esperanton de
Paul Bennemann (*1885-03.13 - †1954).

Pri la tradukinto vidu la vikipedian
retejon http://eo.wikipedia.org/wiki/Paul_Bennemann