Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Ludwig Emil Meier Fiducit! Esperanto 1907 Arg-168-84 2004-03-26 20:56 Manfred nur tiun forigu
Elias Salomon * Fiducit! Germana 1834 Arg-167-84 2003-11-09 22:26 Manfred nur tiun aldonu

Elias Salomon,
Fiducit!

 
tradukita de Ludwig Emil Meier
 
"Fiducit" estas vorto el al studenta
lingvaĵo el la 18a jarcento, kiu estas
mallongigo de la latinaj vortoj "Fiducia
sit". Tiuj vortoj signifas laŭvorte
tradukite: "Estu konfido" La esprimo estis
uzata de la studentoj dum ilia kunvenoj
en la senco de "Konsentite".
 
1. Kunuloj tri kunsidis
For de bruanta mond',
Kaj iris la pokalo
Kun ĝojo en la rond'.
 
2. Ridadis ili trinkante,
Senzorge kun kontent'
De l'mondo tagmizero
Forflugis kun la vent'.
 
3. Ekmortis unu el ili
Kaj dua la kunul' -
La tria nun solece
Restadis jen trinkul'.
 
4. Kaj kiam la hor' alvenis
De tiu kolegi',
Li igis plenigi pokalojn
Kaj kantis kun energi'.
 
5. Sidante iam kun liro
Ĉe manĝo en la hal',
Subite falis larmo
En vinon de pokal'.
 
6. "Al vi, kunuloj, trinkas
Mi nun; sed kial vi
Silente nek moviĝas?
Pro kio restas mi?"
 
7. Jen glasoj tri eksonis
Kaj malpleniĝis du:
"Al via, gaja kunulo!" --
- Li jam ne trinkis plu! -
 
Traduko de la Germana poemo "Fiducit!" de
Elias Salomon (*1814 - †1885) en
Esperanton de Ludwig Emil Meier (*1847-02-16
- †1919) en 1907.

Tiu ĉi traduko troviĝas en la kantlibro
"Esperantista Kantaro", kiu enhavas
tradukojn de germanaj kantoj. La tradukoj
estas faritaj de Ludwig Emil Meier. La
libro estas eldonita en 1907 de Hans
Theodor Hoffmann (Steglitzer Str. 44,
Berlin, Germanio).