Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Ludwig Emil Meier Fiducit! Esperanto 1907 Arg-168-84 2004-03-26 20:56 Manfred nur tiun forigu
Elias Salomon * Fiducit! Germana 1834 Arg-167-84 2003-11-09 22:26 Manfred nur tiun forigu

Elias Salomon,
Fiducit!

 

Elias Salomon,
Fiducit!

 
    tradukita de Ludwig Emil Meier
 
    "Fiducit" estas vorto el al studenta
lingvaĵo el la 18a jarcento, kiu estas
mallongigo de la latinaj vortoj "Fiducia
sit". Tiuj vortoj signifas laŭvorte
tradukite: "Estu konfido" La esprimo estis
uzata de la studentoj dum ilia kunvenoj
en la senco de "Konsentite".
 
1. Es hatten drei Gesellen   1. Kunuloj tri kunsidis
ein fein Kollegium.   For de bruanta mond',
Es kreiste so fröhlich der Becher   Kaj iris la pokalo
in dem kleinen Kreise herum.   Kun ĝojo en la rond'.
 
2. Sie lachten dazu und sangen   2. Ridadis ili trinkante,
und waren froh und frei,   Senzorge kun kontent'
des Weltlaufs Elend und Sorgen,   De l'mondo tagmizero
sie gingen an ihnen vorbei.   Forflugis kun la vent'.
 
3. Da starb von den dreien der eine,   3. Ekmortis unu el ili
der andere folgte ihm nach,   Kaj dua la kunul' -
und es blieb der dritte alleine   La tria nun solece
in dem öden Jubelgemach.   Restadis jen trinkul'.
 
4. Und wenn die Stunde gekommen   4. Kaj kiam la hor' alvenis
des Zechens und der Lust,   De tiu kolegi',
dann tät er die Becher füllen   Li igis plenigi pokalojn
und sang aus voller Brust.   Kaj kantis kun energi'.
 
5. So saß er einst auch beim Mahle   5. Sidante iam kun liro
und sang zum Saitenspiel,   Ĉe manĝo en la hal',
und zu dem Wein im Pokale   Subite falis larmo
eine helle Träne fiel.   En vinon de pokal'.
 
6. Ich trink euch ein Schmollis, ihr Brüder!   6. "Al vi, kunuloj, trinkas
Wie sitzt ihr so stumm und so still?   Mi nun; sed kial vi
Was soll aus der Welt denn noch werden,   Silente nek moviĝas?
wenn keiner mehr trinken will.   Pro kio restas mi?"
 
7. Da klangen der Gläser dreie   7. Jen glasoj tri eksonis
und wurden mählich leer:   Kaj malpleniĝis du:
"Fiducit, fröhlicher Bruder!"   "Al via, gaja kunulo!" --
Der trank keinen Tropfen mehr.   - Li jam ne trinkis plu! -
 
Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Elias Salomon (*1814 - †1885),
publikigita 1834.

 
  Traduko de la Germana poemo "Fiducit!" de
Elias Salomon (*1814 - †1885) en
Esperanton de Ludwig Emil Meier (*1847-02-16
- †1919) en 1907.

Tiu ĉi traduko troviĝas en la kantlibro
"Esperantista Kantaro", kiu enhavas
tradukojn de germanaj kantoj. La tradukoj
estas faritaj de Ludwig Emil Meier. La
libro estas eldonita en 1907 de Hans
Theodor Hoffmann (Steglitzer Str. 44,
Berlin, Germanio).