Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
N. N. 58 * Schifferlied Germana Arg-1674-834 2013-02-21 12:10 Manfred nur tiun aldonu
Frieder Weigold Ŝipista kanto Esperanto Arg-1675-834 2013-02-28 17:53 Manfred nur tiun forigu

N. N. 58,
Ŝipista kanto

 
tradukita de Frieder Weigold
 
En maro dronas ora sun’,
Spiras aromojn nokta vent’.
Arĝenta cigno flosas nun
Tra l’steloplena firmament’.
Naĝas ŝipeto tra la akva kur’,
Kordojn arĉtiras la zefir’.
Amvel’ briletas en velur’
Stiras sekure la sopir’.
 
Ĉe mi ripozu, karulin’
Sur la ondada mara um’.
Kaj dolĉa kanto lulu vin
En la arĝenta luna lum’.
Pelas karese ondojn milda vent’,
Nordstela bril’ en la ĉiel’.
Ja sonĝu laŭ sekura sent’;
Ke gvidos mi al kuna cel’.
 
Balance sub la gvida firm’
Naĝas la eta ŝipo for.
Sekure en la konka ŝirm’
Kuŝas vi, perla la trezor’.
Ke mia brako daŭre ŝirmu vin,
Ke estu tiu konko ĝi!
Al vi ĝi pretas, ho princin’,
For de’l stiril’ en l’ondoj ĉi.
 
Traduko de la Germana poemo "Schifferlied"
de N. N. 58 en Esperanton de Frieder
Weigold.

Mi, Manfred Retzlaff, ricevis en 2010-12-28
tiun ĉi tradukon de la kanto de sinjoro
Frieder Weigold (Birkenstr. 12, D-82178
Puchheim, Germanio, tel. 0049-(0)89-805687),
kiu mem faris la tradukon en Esperanto.