Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
N. N. 57 * Brüder, zu den festlichen Gelagen Germana Arg-1672-833 2013-02-20 21:44 Manfred nur tiun forigu
Ludwig Emil Meier Fratoj, al festeno bona Dio Esperanto Arg-1673-833 2013-02-20 17:33 Manfred nur tiun forigu

N. N. 57,
Fratoj, al festeno bona Dio

 

N. N. 57,
Brüder, zu den festlichen Gelagen

 
tradukita de Ludwig Emil Meier    
 
1. Fratoj, al festeno bona Dio   1. Brüder, zu den festlichen Gelagen
Kunvenigis nin en kanta ĥor’,   Hat ein guter Gott uns hier vereint;
Ĉiun zorgon tuj per energio   Allen Sorgen lasst uns jetzt entsagen,
Ni kuntrinkantuloj ĉasu for!   trinken mit dem Freund, der’s redlich meint.
|: Kie ŝaŭmas vin’, val-le-ral-la!   |: Da, wo Necker glüht, val-le-ral-la!
Ĝoj’ florigas nin, val-le-ral-la!   Holde Lust erblüht, val-le-ral-la!
Kiel de l’ printemp bela flor’.:|   Wie den Blumen, wenn der Frühling scheint.:|
 
2. Gaje ni traĝoju la junecon   2. Lasst uns froh die goldne Zeit durchschwärmen,
Kun amikoj bonaj en kunven’,   Hangen an des Freundes treuer Brust;
Ili donu al ni kontentecon,   An dem Freunde wollen wir uns wärmen,
Kaj la vino estu kora ben’!   In dem Weine kühlen unsre Lust!
|: Per vinbara fort’, val-le-ral-la!   |: In der Traube Blut, val-le-ral-la!
Kontraŭ iu sort’, val-le-ral-la!   Trinkt man deutschen Mut, val-le-ral-la!
Ni jen armigitaj de deven’:|   Wird er Mann sich hoher Kraft bewusst.:|
 
3. Ne trinketu nur el la pokalo,   3. Nippet nicht, wenn Bacchus’ Quelle fließet,
Kiam plena estas la barel’,   Änstlich an des vollen Bechers Rand;
Kiu ĝuas vivon gute en tervalo,   Wer das Leben tropfenweis genießet,
Ne konscias pri vivada cel’!   Hat des Lebens Deutung nicht erkannt.
|: Vigle trinku do! val-le-ral-la!   |: Nehmt ihn frisch zum Mund, val-le-ral-la!
Malplenigu, ho! val-le-ral-la!   Leert ihn bis zum Grund, val-le-ral-la!
Plua pleno kuŝas en la kel’!:|   Den ein Gott vom Himmel uns gesandt!:|
 
4. Kun lumanta sento la junulo   4. Lasset nicht die Jugenkraft verrauchen,
Bonkuraĝe vagas tra vivad’,   In dem Becher winkt der goldne Stern.
Kaj kun amikeco de kunulo   Honig lasst uns von den Lippe saugen,
Li turnadas laŭ destina rad’.   Lieben ist des Lebens süßer Kern.
|: Vi do fidu min! val-le-ral-la!   |: Ist die Kraft versaust, val-le-ral-la!
Ĝis de l’ mondo fin’, val-le-ral-la!   Ist der Wein verbraust, val-le-ral-la!
Estos mi fidela kamarad’:|   Folgen, alter Charon, wir dir gern:|
 
5. Ne sen uz’ pasigu la junecon,   5. Lasset nicht die Jugenkraft verrauchen,
El pokalo, laŭ konata fam’,   In dem Becher winkt der goldne Stern.
Vi elĉerpos veran la belecon:   Honig lasst uns von den Lippen saugen,
Ĉe knabina brusto kora am’!   Lieben ist des Lebens süßer Kern.
|: Kiam lasos nin, val-le-ral-la!   |: Ist die Kraft versaust, val-le-ral-la!
La junec’ kaj vin’, val-le-ral-la!   Ist der Wein verbraust, val-le-ral-la!
Nin akceptu, Ĥaron, via pram’:|   Folgen, alter Charon, wir dir gern!:|
 
Traduko de la Germana poemo "Brüder, zu
den festlichen Gelagen" de N. N. 57 en
Esperanton de Ludwig Emil Meier (*1847-02-16
- †1919).

Tradukita de Ludwig Emil Meier (16.02.1847
- 1919 ).
Tiu ĉi traduko aperis en 1907 en la
kant-libro „Esperantista Kantaro“,
eldonita de la Esperanta Eldonejo Hans
Theodor Hoffmann en Berlino.
Pri la tradukinto Ludwig Emil Meier rigardu
la vikipedian retejon
http://eo.wikipedia.org/wiki/Ludwig_Emil_Meier.

  Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
N. N. 57.

Aus den Breslauer Burschenliedern 1821.
Tiu ĉi germana kanto aperis en 1821 en
la studenta kantaro „Breslauer
Burschenlieder“. La teksto troviĝas
ekzemple en
http://www.markomannia.org/index.php?pid=liederbuch_lied&liedid=639.
Tie estas aŭdebla ankaŭ la melodio.
La teksto troviĝas anakaŭ en
http://www.volksliederarchiv.de/text1714.html
kaj en http://www.lieder-archiv.de/festgelage-text_600574.html.
La muzik-notoj troviĝas jen:
http://www.lieder-archiv.de/festgelage-notenblatt_600574.html.