Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Christian Friedrich David Schubart * Die Forelle Germana Arg-1669-832 2013-02-20 09:07 Manfred nur tiun aldonu
Ludwig Schödl La truto Esperanto Arg-1670-832 2013-02-20 09:46 Manfred nur tiun aldonu
Ludwig Schödl La truto (2a traduko) Esperanto Arg-1671-832 2013-02-20 15:30 Manfred nur tiun forigu

Christian Friedrich David Schubart,
La truto (2a traduko)

 
tradukita de Ludwig Schödl
 
ŝanĝita traduko
 
En riveret’ malvarma,
Ja en petola ag’
Kaprica truto ĉarma
Saltetis kiel sag’.
Mi staris ĉe la bordo,
Rigardis kun plezur’
La fiŝon en akordo
Kun rivereta pur’.
 
Malice kun intenco
Ĉe l’ bordo gvatis vir’
Kun vergo, kun fimenso
La truton kun dezir’.
Se l’akva kristaleco
Nur restos, pensis mi,
Al fiŝa libereco
Atencus vane li.
 
Sed nun senpacience
La akvon fiŝkaptont’
Aĉigas jen intence,
Kaj jam el ĝia ond’
Trompitan truton tiras.
Kaptita, ho karul’,
La koron vi disŝiras
Amata, vi ĉarmul’!
 
................................................
...............................................,
................................................
................................................
................................................
...............................................,
................................................
................................................
 
Traduko de la Germana poemo "Die Forelle"
de Christian Friedrich David Schubart
(*1739-03-24 - †1791-10-10) en
Esperanton de Ludwig Schödl (*1909-10-31
- †1997-02-20).

Mi, Manfred Retzlaff, ŝanĝis en tiu ĉi
versio iom la duan kaj trian liniojn de
la 3. strofo, kompare al la teksto en la
kantlibreto, kiun verkis Ludwig Schödl,
pro la ĝusta rimo „fiŝkaptont’ –
ond’“.