Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Joachim Gießner Ĉe put' antaŭ pordego Esperanto 2001-11 Arg-165-83 2003-12-28 22:58 Manfred nur tiun aldonu
Ludwig Emil Meier (kaj aliuloj) Ĉe puto antaŭ l'urbo Esperanto Arg-164-83 2003-11-09 21:14 Manfred nur tiun forigu
Wilhelm Müller * Der Lindenbaum Germana 1822 Arg-163-83 2003-12-28 22:57 Manfred nur tiun aldonu
Ludwig Emil Meier La tilio Esperanto 1907 Arg-166-83 2014-05-31 14:26 Manfred nur tiun forigu

Wilhelm Müller,
Ĉe puto antaŭ l'urbo

 

Wilhelm Müller,
La tilio

 
tradukita de Ludwig Emil Meier (kaj aliuloj)   tradukita de Ludwig Emil Meier
 
Ĉe puto antaŭ l' urbo   Ĉe l'puto antaŭ l'urbo
jen staras la tili',   Jen staras la tili',
en kies ombro dolĉe   En kies ombro dolĉe
revadis ofte mi.   Revadis ofte mi.
Mi tranĉis en la ŝelon   En ĝia ŝel' tranĉite
amsignojn pro memor';   Vidiĝas ama dir',
sopir' min tien logis   Kaj daŭre min altiras
en ĝojo kaj dolor'.   Al ĝi la korsopir'.
 
En lasta nokto pasis   Hodiaŭ, ĉe noktmezo
mi preter la tili',   Mi pasis ĝin, migrul',
sed malgraŭ la malhelo   Ho! Spite la malhelo
okulojn fermis mi.   Fermiĝis la okul'.
Jen ĝiaj branĉoj muĝis   Sed ĝiaj bonaj branĉoj
kaj ŝajnis logi min:   Alvokis ŝajne min:
"Restadu, ho migrulo,   "Alvenu, ho junulo,
ni trankviligos vin!"   Ni repacigos vin!"
 
La vento kontraŭblovis,   Alblovis vent' malvarme
ĉapelon ŝiris for.   Kun granda energi',
Sed pelis min antaŭen   Ĉapelon ĝi fortiris,
turmentoj de la kor'.   sed ne turniĝis mi.
Se plue mi vagadus   Kaj nun, post kelka mejlo
eĉ ĝis la monda fin',   De interspaco, ho!
la branĉoj ĉiam logus:   Ankoraŭ bruas l'arbo.
"Ni trankviligos vin!"   "Ĉe mi paciĝu do!"
 
Traduko de la Germana poemo "Der Lindenbaum"
de Wilhelm Müller (*1794-10-07 -
†1827-10-01) en Esperanton de Ludwig
Emil Meier (kaj aliuloj).

Tiu ĉi traduko troviĝas en la germana
Esperanto-lernolibro "Post la kurso" de
WILHELM kaj HANS WINGEN, sur paĝo 68.
Sube estas indikite tie: "Laŭ L. E. Meier
k. a.". El tio oni povas konkludi, ke ĝi
ne estas la origina tradukversio de L. E.
MEIER kaj ke ĝi estas iom ŝanĝita de
aliuloj, eble de la fratoj WINGEN mem.
  Traduko de la Germana poemo "Der Lindenbaum"
de Wilhelm Müller (*1794-10-07 -
†1827-10-01) en Esperanton de Ludwig
Emil Meier (*1847-02-16 - †1919)
en 1907.

Tio estas la origina tradukversio de L.
E. MEIER. Ĝi troviĝas en la kantlibreto
"Esperantista Kantaro", kiun eldonis HANS
TH. HOFFMANN en 1907 en sia eldonejo en
Berlino, Steglitzer Str. 44. Tiu ĉi
esperantigo troviĝas ankaŭ en
http://kantaro.ikso.net/la_tilio.
Vidu ankaŭ: http://194.95.59.225/index.php?id=3623.