Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Joachim Gießner Ĉe put' antaŭ pordego Esperanto 2001-11 Arg-165-83 2003-12-28 22:58 Manfred nur tiun aldonu
Ludwig Emil Meier (kaj aliuloj) Ĉe puto antaŭ l'urbo Esperanto Arg-164-83 2003-11-09 21:14 Manfred nur tiun forigu
Wilhelm Müller * Der Lindenbaum Germana 1822 Arg-163-83 2003-12-28 22:57 Manfred nur tiun forigu
Ludwig Emil Meier La tilio Esperanto 1907 Arg-166-83 2014-05-31 14:26 Manfred nur tiun aldonu

Wilhelm Müller,
Ĉe puto antaŭ l'urbo

 

Wilhelm Müller,
Der Lindenbaum

 
tradukita de Ludwig Emil Meier (kaj aliuloj)    
 
Ĉe puto antaŭ l' urbo   Am Brunnen vor dem Tore
jen staras la tili',   Da steht ein Lindenbaum
en kies ombro dolĉe   Ich träumt in seinem Schatten
revadis ofte mi.   So manchen süßen Traum
Mi tranĉis en la ŝelon   Ich schnitt in seine Rinde
amsignojn pro memor';   so manches liebes Wort
sopir' min tien logis   Es zog in Freud und Leide
en ĝojo kaj dolor'.   Zu ihm mich immer fort
 
En lasta nokto pasis   Ich mußt auch heute wandern
mi preter la tili',   Vorbei in tiefer Nacht
sed malgraŭ la malhelo   Da hab ich noch im Dunkel
okulojn fermis mi.   Die Augen zugemacht
Jen ĝiaj branĉoj muĝis   Und seine Zweige rauschten
kaj ŝajnis logi min:   Als riefen sie mir zu:
"Restadu, ho migrulo,   "Komm her zu mir, Geselle
ni trankviligos vin!"   Hier findst du deine Ruh."
 
La vento kontraŭblovis,   Die kalten Winde bliesen
ĉapelon ŝiris for.   Mir grad ins Angesicht
Sed pelis min antaŭen   Der Hut flog mir vom Kopfe
turmentoj de la kor'.   Ich wendete mich nicht
Se plue mi vagadus   Nun bin ich manche Stunde
eĉ ĝis la monda fin',   Entfernt von diesem Ort
la branĉoj ĉiam logus:   Und immer hör ich's rauschen:
"Ni trankviligos vin!"   "Du fändest Ruhe dort."
 
Traduko de la Germana poemo "Der Lindenbaum"
de Wilhelm Müller (*1794-10-07 -
†1827-10-01) en Esperanton de Ludwig
Emil Meier (kaj aliuloj).

Tiu ĉi traduko troviĝas en la germana
Esperanto-lernolibro "Post la kurso" de
WILHELM kaj HANS WINGEN, sur paĝo 68.
Sube estas indikite tie: "Laŭ L. E. Meier
k. a.". El tio oni povas konkludi, ke ĝi
ne estas la origina tradukversio de L. E.
MEIER kaj ke ĝi estas iom ŝanĝita de
aliuloj, eble de la fratoj WINGEN mem.
  Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Wilhelm Müller (*1794-10-07 -
†1827-10-01), publikigita 1822.

Mi trovis tiun originan version en la TTT
sub http://ingeb.org/Lieder/AmBrunne.html