Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Joachim Gießner Ĉe put' antaŭ pordego Esperanto 2001-11 Arg-165-83 2003-12-28 22:58 Manfred nur tiun aldonu
Ludwig Emil Meier (kaj aliuloj) Ĉe puto antaŭ l'urbo Esperanto Arg-164-83 2003-11-09 21:14 Manfred nur tiun forigu
Wilhelm Müller * Der Lindenbaum Germana 1822 Arg-163-83 2003-12-28 22:57 Manfred nur tiun aldonu
Ludwig Emil Meier La tilio Esperanto 1907 Arg-166-83 2014-05-31 14:26 Manfred nur tiun aldonu

Wilhelm Müller,
Ĉe puto antaŭ l'urbo

 
tradukita de Ludwig Emil Meier (kaj aliuloj)
 
Ĉe puto antaŭ l' urbo
jen staras la tili',
en kies ombro dolĉe
revadis ofte mi.
Mi tranĉis en la ŝelon
amsignojn pro memor';
sopir' min tien logis
en ĝojo kaj dolor'.
 
En lasta nokto pasis
mi preter la tili',
sed malgraŭ la malhelo
okulojn fermis mi.
Jen ĝiaj branĉoj muĝis
kaj ŝajnis logi min:
"Restadu, ho migrulo,
ni trankviligos vin!"
 
La vento kontraŭblovis,
ĉapelon ŝiris for.
Sed pelis min antaŭen
turmentoj de la kor'.
Se plue mi vagadus
eĉ ĝis la monda fin',
la branĉoj ĉiam logus:
"Ni trankviligos vin!"
 
Traduko de la Germana poemo "Der Lindenbaum"
de Wilhelm Müller (*1794-10-07 -
†1827-10-01) en Esperanton de Ludwig
Emil Meier (kaj aliuloj).

Tiu ĉi traduko troviĝas en la germana
Esperanto-lernolibro "Post la kurso" de
WILHELM kaj HANS WINGEN, sur paĝo 68.
Sube estas indikite tie: "Laŭ L. E. Meier
k. a.". El tio oni povas konkludi, ke ĝi
ne estas la origina tradukversio de L. E.
MEIER kaj ke ĝi estas iom ŝanĝita de
aliuloj, eble de la fratoj WINGEN mem.