Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Joachim Gießner Ĉe put' antaŭ pordego Esperanto 2001-11 Arg-165-83 2003-12-28 22:58 Manfred nur tiun aldonu
Ludwig Emil Meier (kaj aliuloj) Ĉe puto antaŭ l'urbo Esperanto Arg-164-83 2003-11-09 21:14 Manfred nur tiun forigu
Wilhelm Müller * Der Lindenbaum Germana 1822 Arg-163-83 2003-12-28 22:57 Manfred nur tiun forigu
Ludwig Emil Meier La tilio Esperanto 1907 Arg-166-83 2014-05-31 14:26 Manfred nur tiun forigu

Wilhelm Müller,
Der Lindenbaum

 

Wilhelm Müller,
La tilio

 

Wilhelm Müller,
Ĉe puto antaŭ l'urbo

 
    tradukita de Ludwig Emil Meier   tradukita de Ludwig Emil Meier (kaj aliuloj)
 
Am Brunnen vor dem Tore   Ĉe l'puto antaŭ l'urbo   Ĉe puto antaŭ l' urbo
Da steht ein Lindenbaum   Jen staras la tili',   jen staras la tili',
Ich träumt in seinem Schatten   En kies ombro dolĉe   en kies ombro dolĉe
So manchen süßen Traum   Revadis ofte mi.   revadis ofte mi.
Ich schnitt in seine Rinde   En ĝia ŝel' tranĉite   Mi tranĉis en la ŝelon
so manches liebes Wort   Vidiĝas ama dir',   amsignojn pro memor';
Es zog in Freud und Leide   Kaj daŭre min altiras   sopir' min tien logis
Zu ihm mich immer fort   Al ĝi la korsopir'.   en ĝojo kaj dolor'.
 
Ich mußt auch heute wandern   Hodiaŭ, ĉe noktmezo   En lasta nokto pasis
Vorbei in tiefer Nacht   Mi pasis ĝin, migrul',   mi preter la tili',
Da hab ich noch im Dunkel   Ho! Spite la malhelo   sed malgraŭ la malhelo
Die Augen zugemacht   Fermiĝis la okul'.   okulojn fermis mi.
Und seine Zweige rauschten   Sed ĝiaj bonaj branĉoj   Jen ĝiaj branĉoj muĝis
Als riefen sie mir zu:   Alvokis ŝajne min:   kaj ŝajnis logi min:
"Komm her zu mir, Geselle   "Alvenu, ho junulo,   "Restadu, ho migrulo,
Hier findst du deine Ruh."   Ni repacigos vin!"   ni trankviligos vin!"
 
Die kalten Winde bliesen   Alblovis vent' malvarme   La vento kontraŭblovis,
Mir grad ins Angesicht   Kun granda energi',   ĉapelon ŝiris for.
Der Hut flog mir vom Kopfe   Ĉapelon ĝi fortiris,   Sed pelis min antaŭen
Ich wendete mich nicht   sed ne turniĝis mi.   turmentoj de la kor'.
Nun bin ich manche Stunde   Kaj nun, post kelka mejlo   Se plue mi vagadus
Entfernt von diesem Ort   De interspaco, ho!   eĉ ĝis la monda fin',
Und immer hör ich's rauschen:   Ankoraŭ bruas l'arbo.   la branĉoj ĉiam logus:
"Du fändest Ruhe dort."   "Ĉe mi paciĝu do!"   "Ni trankviligos vin!"
 
Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Wilhelm Müller (*1794-10-07 -
†1827-10-01), publikigita 1822.

Mi trovis tiun originan version en la TTT
sub http://ingeb.org/Lieder/AmBrunne.html
  Traduko de la Germana poemo "Der Lindenbaum"
de Wilhelm Müller (*1794-10-07 -
†1827-10-01) en Esperanton de Ludwig
Emil Meier (*1847-02-16 - †1919)
en 1907.

Tio estas la origina tradukversio de L.
E. MEIER. Ĝi troviĝas en la kantlibreto
"Esperantista Kantaro", kiun eldonis HANS
TH. HOFFMANN en 1907 en sia eldonejo en
Berlino, Steglitzer Str. 44. Tiu ĉi
esperantigo troviĝas ankaŭ en
http://kantaro.ikso.net/la_tilio.
Vidu ankaŭ: http://194.95.59.225/index.php?id=3623.
  Traduko de la Germana poemo "Der Lindenbaum"
de Wilhelm Müller (*1794-10-07 -
†1827-10-01) en Esperanton de Ludwig
Emil Meier (kaj aliuloj).

Tiu ĉi traduko troviĝas en la germana
Esperanto-lernolibro "Post la kurso" de
WILHELM kaj HANS WINGEN, sur paĝo 68.
Sube estas indikite tie: "Laŭ L. E. Meier
k. a.". El tio oni povas konkludi, ke ĝi
ne estas la origina tradukversio de L. E.
MEIER kaj ke ĝi estas iom ŝanĝita de
aliuloj, eble de la fratoj WINGEN mem.