Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Joachim Gießner Ĉe put' antaŭ pordego Esperanto 2001-11 Arg-165-83 2003-12-28 22:58 Manfred nur tiun aldonu
Ludwig Emil Meier (kaj aliuloj) Ĉe puto antaŭ l'urbo Esperanto Arg-164-83 2003-11-09 21:14 Manfred nur tiun aldonu
Wilhelm Müller * Der Lindenbaum Germana 1822 Arg-163-83 2003-12-28 22:57 Manfred nur tiun forigu
Ludwig Emil Meier La tilio Esperanto 1907 Arg-166-83 2014-05-31 14:26 Manfred nur tiun forigu

Wilhelm Müller,
Der Lindenbaum

 

Wilhelm Müller,
La tilio

 
    tradukita de Ludwig Emil Meier
 
Am Brunnen vor dem Tore   Ĉe l'puto antaŭ l'urbo
Da steht ein Lindenbaum   Jen staras la tili',
Ich träumt in seinem Schatten   En kies ombro dolĉe
So manchen süßen Traum   Revadis ofte mi.
Ich schnitt in seine Rinde   En ĝia ŝel' tranĉite
so manches liebes Wort   Vidiĝas ama dir',
Es zog in Freud und Leide   Kaj daŭre min altiras
Zu ihm mich immer fort   Al ĝi la korsopir'.
 
Ich mußt auch heute wandern   Hodiaŭ, ĉe noktmezo
Vorbei in tiefer Nacht   Mi pasis ĝin, migrul',
Da hab ich noch im Dunkel   Ho! Spite la malhelo
Die Augen zugemacht   Fermiĝis la okul'.
Und seine Zweige rauschten   Sed ĝiaj bonaj branĉoj
Als riefen sie mir zu:   Alvokis ŝajne min:
"Komm her zu mir, Geselle   "Alvenu, ho junulo,
Hier findst du deine Ruh."   Ni repacigos vin!"
 
Die kalten Winde bliesen   Alblovis vent' malvarme
Mir grad ins Angesicht   Kun granda energi',
Der Hut flog mir vom Kopfe   Ĉapelon ĝi fortiris,
Ich wendete mich nicht   sed ne turniĝis mi.
Nun bin ich manche Stunde   Kaj nun, post kelka mejlo
Entfernt von diesem Ort   De interspaco, ho!
Und immer hör ich's rauschen:   Ankoraŭ bruas l'arbo.
"Du fändest Ruhe dort."   "Ĉe mi paciĝu do!"
 
Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Wilhelm Müller (*1794-10-07 -
†1827-10-01), publikigita 1822.

Mi trovis tiun originan version en la TTT
sub http://ingeb.org/Lieder/AmBrunne.html
  Traduko de la Germana poemo "Der Lindenbaum"
de Wilhelm Müller (*1794-10-07 -
†1827-10-01) en Esperanton de Ludwig
Emil Meier (*1847-02-16 - †1919)
en 1907.

Tio estas la origina tradukversio de L.
E. MEIER. Ĝi troviĝas en la kantlibreto
"Esperantista Kantaro", kiun eldonis HANS
TH. HOFFMANN en 1907 en sia eldonejo en
Berlino, Steglitzer Str. 44. Tiu ĉi
esperantigo troviĝas ankaŭ en
http://kantaro.ikso.net/la_tilio.
Vidu ankaŭ: http://194.95.59.225/index.php?id=3623.