Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Joachim Gießner Ĉe put' antaŭ pordego Esperanto 2001-11 Arg-165-83 2003-12-28 22:58 Manfred nur tiun aldonu
Ludwig Emil Meier (kaj aliuloj) Ĉe puto antaŭ l'urbo Esperanto Arg-164-83 2003-11-09 21:14 Manfred nur tiun forigu
Ludwig Emil Meier La tilio Esperanto 1907 Arg-166-83 2014-05-31 14:26 Manfred nur tiun forigu
Wilhelm Müller * Der Lindenbaum Germana 1822 Arg-163-83 2003-12-28 22:57 Manfred nur tiun forigu

Wilhelm Müller,
Ĉe puto antaŭ l'urbo

 

Wilhelm Müller,
La tilio

 

Wilhelm Müller,
Der Lindenbaum

 
tradukita de Ludwig Emil Meier (kaj aliuloj)   tradukita de Ludwig Emil Meier    
 
Ĉe puto antaŭ l' urbo   Ĉe l'puto antaŭ l'urbo   Am Brunnen vor dem Tore
jen staras la tili',   Jen staras la tili',   Da steht ein Lindenbaum
en kies ombro dolĉe   En kies ombro dolĉe   Ich träumt in seinem Schatten
revadis ofte mi.   Revadis ofte mi.   So manchen süßen Traum
Mi tranĉis en la ŝelon   En ĝia ŝel' tranĉite   Ich schnitt in seine Rinde
amsignojn pro memor';   Vidiĝas ama dir',   so manches liebes Wort
sopir' min tien logis   Kaj daŭre min altiras   Es zog in Freud und Leide
en ĝojo kaj dolor'.   Al ĝi la korsopir'.   Zu ihm mich immer fort
 
En lasta nokto pasis   Hodiaŭ, ĉe noktmezo   Ich mußt auch heute wandern
mi preter la tili',   Mi pasis ĝin, migrul',   Vorbei in tiefer Nacht
sed malgraŭ la malhelo   Ho! Spite la malhelo   Da hab ich noch im Dunkel
okulojn fermis mi.   Fermiĝis la okul'.   Die Augen zugemacht
Jen ĝiaj branĉoj muĝis   Sed ĝiaj bonaj branĉoj   Und seine Zweige rauschten
kaj ŝajnis logi min:   Alvokis ŝajne min:   Als riefen sie mir zu:
"Restadu, ho migrulo,   "Alvenu, ho junulo,   "Komm her zu mir, Geselle
ni trankviligos vin!"   Ni repacigos vin!"   Hier findst du deine Ruh."
 
La vento kontraŭblovis,   Alblovis vent' malvarme   Die kalten Winde bliesen
ĉapelon ŝiris for.   Kun granda energi',   Mir grad ins Angesicht
Sed pelis min antaŭen   Ĉapelon ĝi fortiris,   Der Hut flog mir vom Kopfe
turmentoj de la kor'.   sed ne turniĝis mi.   Ich wendete mich nicht
Se plue mi vagadus   Kaj nun, post kelka mejlo   Nun bin ich manche Stunde
eĉ ĝis la monda fin',   De interspaco, ho!   Entfernt von diesem Ort
la branĉoj ĉiam logus:   Ankoraŭ bruas l'arbo.   Und immer hör ich's rauschen:
"Ni trankviligos vin!"   "Ĉe mi paciĝu do!"   "Du fändest Ruhe dort."
 
Traduko de la Germana poemo "Der Lindenbaum"
de Wilhelm Müller (*1794-10-07 -
†1827-10-01) en Esperanton de Ludwig
Emil Meier (kaj aliuloj).

Tiu ĉi traduko troviĝas en la germana
Esperanto-lernolibro "Post la kurso" de
WILHELM kaj HANS WINGEN, sur paĝo 68.
Sube estas indikite tie: "Laŭ L. E. Meier
k. a.". El tio oni povas konkludi, ke ĝi
ne estas la origina tradukversio de L. E.
MEIER kaj ke ĝi estas iom ŝanĝita de
aliuloj, eble de la fratoj WINGEN mem.
  Traduko de la Germana poemo "Der Lindenbaum"
de Wilhelm Müller (*1794-10-07 -
†1827-10-01) en Esperanton de Ludwig
Emil Meier (*1847-02-16 - †1919)
en 1907.

Tio estas la origina tradukversio de L.
E. MEIER. Ĝi troviĝas en la kantlibreto
"Esperantista Kantaro", kiun eldonis HANS
TH. HOFFMANN en 1907 en sia eldonejo en
Berlino, Steglitzer Str. 44. Tiu ĉi
esperantigo troviĝas ankaŭ en
http://kantaro.ikso.net/la_tilio.
Vidu ankaŭ: http://194.95.59.225/index.php?id=3623.
  Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Wilhelm Müller (*1794-10-07 -
†1827-10-01), publikigita 1822.

Mi trovis tiun originan version en la TTT
sub http://ingeb.org/Lieder/AmBrunne.html