eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Joachim Gießner | Ĉe put' antaŭ pordego | Esperanto | 2001-11 | Arg-165-83 | 2003-12-28 22:58 Manfred | nur tiun forigu |
Ludwig Emil Meier (kaj aliuloj) | Ĉe puto antaŭ l'urbo | Esperanto | Arg-164-83 | 2003-11-09 21:14 Manfred | nur tiun forigu | |
Wilhelm Müller | * Der Lindenbaum | Germana | 1822 | Arg-163-83 | 2003-12-28 22:57 Manfred | nur tiun forigu |
Ludwig Emil Meier | La tilio | Esperanto | 1907 | Arg-166-83 | 2014-05-31 14:26 Manfred | nur tiun forigu |
Wilhelm Müller, | Wilhelm Müller, | Wilhelm Müller, | Wilhelm Müller, | |||
tradukita de Ludwig Emil Meier | tradukita de Joachim Gießner | tradukita de Ludwig Emil Meier (kaj aliuloj) | ||||
Ĉe l'puto antaŭ l'urbo | Ĉe put' antaŭ pordego | Am Brunnen vor dem Tore | Ĉe puto antaŭ l' urbo | |||
Jen staras la tili', | jen staras la tili'. | Da steht ein Lindenbaum | jen staras la tili', | |||
En kies ombro dolĉe | En ĝia ombro dolĉe | Ich träumt in seinem Schatten | en kies ombro dolĉe | |||
Revadis ofte mi. | ja ofte revis mi. | So manchen süßen Traum | revadis ofte mi. | |||
En ĝia ŝel' tranĉite | Mi tranĉis karajn vortojn | Ich schnitt in seine Rinde | Mi tranĉis en la ŝelon | |||
Vidiĝas ama dir', | en ĝia kruda ŝel'. | so manches liebes Wort | amsignojn pro memor'; | |||
Kaj daŭre min altiras | En ĝojo kaj doloro | Es zog in Freud und Leide | sopir' min tien logis | |||
Al ĝi la korsopir'. | ĝi restis mia cel'. | Zu ihm mich immer fort | en ĝojo kaj dolor'. | |||
Hodiaŭ, ĉe noktmezo | Mi devis pretermigri | Ich mußt auch heute wandern | En lasta nokto pasis | |||
Mi pasis ĝin, migrul', | dum nokta obskurec'. | Vorbei in tiefer Nacht | mi preter la tili', | |||
Ho! Spite la malhelo | Mi fermis la okulojn | Da hab ich noch im Dunkel | sed malgraŭ la malhelo | |||
Fermiĝis la okul'. | en nigra malhelec'. | Die Augen zugemacht | okulojn fermis mi. | |||
Sed ĝiaj bonaj branĉoj | Kaj kvazaŭ min vokante | Und seine Zweige rauschten | Jen ĝiaj branĉoj muĝis | |||
Alvokis ŝajne min: | la branĉoj muĝas jen: | Als riefen sie mir zu: | kaj ŝajnis logi min: | |||
"Alvenu, ho junulo, | "Ĉi tien vi nur venu | "Komm her zu mir, Geselle | "Restadu, ho migrulo, | |||
Ni repacigos vin!" | kun via korĉagren'." | Hier findst du deine Ruh." | ni trankviligos vin!" | |||
Alblovis vent' malvarme | Malvarma vento blovis | Die kalten Winde bliesen | La vento kontraŭblovis, | |||
Kun granda energi', | dolore kontraŭ mi. | Mir grad ins Angesicht | ĉapelon ŝiris for. | |||
Ĉapelon ĝi fortiris, | De l' kap' ĉapel' forflugis, | Der Hut flog mir vom Kopfe | Sed pelis min antaŭen | |||
sed ne turniĝis mi. | ne turnis mi al ĝi. | Ich wendete mich nicht | turmentoj de la kor'. | |||
Kaj nun, post kelka mejlo | Nun malproksima estas | Nun bin ich manche Stunde | Se plue mi vagadus | |||
De interspaco, ho! | mi for de la tili', | Entfernt von diesem Ort | eĉ ĝis la monda fin', | |||
Ankoraŭ bruas l'arbo. | sed vokas ĝi: "Nur venu, | Und immer hör ich's rauschen: | la branĉoj ĉiam logus: | |||
"Ĉe mi paciĝu do!" | trankvilon trovos vi!" | "Du fändest Ruhe dort." | "Ni trankviligos vin!" | |||
Traduko de la Germana poemo "Der Lindenbaum" de Wilhelm Müller (*1794-10-07 - †1827-10-01) en Esperanton de Ludwig Emil Meier (*1847-02-16 - †1919) en 1907. Tio estas la origina tradukversio de L. E. MEIER. Ĝi troviĝas en la kantlibreto "Esperantista Kantaro", kiun eldonis HANS TH. HOFFMANN en 1907 en sia eldonejo en Berlino, Steglitzer Str. 44. Tiu ĉi esperantigo troviĝas ankaŭ en http://kantaro.ikso.net/la_tilio. Vidu ankaŭ: http://194.95.59.225/index.php?id=3623. | Traduko de la Germana poemo "Der Lindenbaum" de Wilhelm Müller (*1794-10-07 - †1827-10-01) en Esperanton de Joachim Gießner (*1913-12-23 - †2003-11-25) en 2001-11. Tiu ĉi traduko troviĝas en la kantlibro "Mia kantaro I", kiun eldonis JOSEF SCHIFFER (Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen, Germanio) en 2001. | Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas Wilhelm Müller (*1794-10-07 - †1827-10-01), publikigita 1822. Mi trovis tiun originan version en la TTT sub http://ingeb.org/Lieder/AmBrunne.html | Traduko de la Germana poemo "Der Lindenbaum" de Wilhelm Müller (*1794-10-07 - †1827-10-01) en Esperanton de Ludwig Emil Meier (kaj aliuloj). Tiu ĉi traduko troviĝas en la germana Esperanto-lernolibro "Post la kurso" de WILHELM kaj HANS WINGEN, sur paĝo 68. Sube estas indikite tie: "Laŭ L. E. Meier k. a.". El tio oni povas konkludi, ke ĝi ne estas la origina tradukversio de L. E. MEIER kaj ke ĝi estas iom ŝanĝita de aliuloj, eble de la fratoj WINGEN mem. |