eksporti for presado: vertikala formato (PDF)
kverformato (PDF)
| montru nur la normajn formatojn
aldonaj eksport-formatoj: simpla teksto LaTeX LaTeX kverformato DVI DVI kverformato Postskripto Postskripto kverformato | [aldonu al libro] [estingu la libro] |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Joachim Gießner | Ĉe put' antaŭ pordego | Esperanto | 2001-11 | Arg-165-83 | 2003-12-28 22:58 Manfred | nur tiun forigu |
Ludwig Emil Meier (kaj aliuloj) | Ĉe puto antaŭ l'urbo | Esperanto | Arg-164-83 | 2003-11-09 21:14 Manfred | nur tiun forigu | |
Wilhelm Müller | * Der Lindenbaum | Germana | 1822 | Arg-163-83 | 2003-12-28 22:57 Manfred | nur tiun forigu |
Ludwig Emil Meier | La tilio | Esperanto | 1907 | Arg-166-83 | 2014-05-31 14:26 Manfred | nur tiun forigu |
Wilhelm Müller, | Wilhelm Müller, | Wilhelm Müller, | Wilhelm Müller, | |||
tradukita de Ludwig Emil Meier (kaj aliuloj) | tradukita de Joachim Gießner | tradukita de Ludwig Emil Meier | ||||
Ĉe puto antaŭ l' urbo | Am Brunnen vor dem Tore | Ĉe put' antaŭ pordego | Ĉe l'puto antaŭ l'urbo | |||
jen staras la tili', | Da steht ein Lindenbaum | jen staras la tili'. | Jen staras la tili', | |||
en kies ombro dolĉe | Ich träumt in seinem Schatten | En ĝia ombro dolĉe | En kies ombro dolĉe | |||
revadis ofte mi. | So manchen süßen Traum | ja ofte revis mi. | Revadis ofte mi. | |||
Mi tranĉis en la ŝelon | Ich schnitt in seine Rinde | Mi tranĉis karajn vortojn | En ĝia ŝel' tranĉite | |||
amsignojn pro memor'; | so manches liebes Wort | en ĝia kruda ŝel'. | Vidiĝas ama dir', | |||
sopir' min tien logis | Es zog in Freud und Leide | En ĝojo kaj doloro | Kaj daŭre min altiras | |||
en ĝojo kaj dolor'. | Zu ihm mich immer fort | ĝi restis mia cel'. | Al ĝi la korsopir'. | |||
En lasta nokto pasis | Ich mußt auch heute wandern | Mi devis pretermigri | Hodiaŭ, ĉe noktmezo | |||
mi preter la tili', | Vorbei in tiefer Nacht | dum nokta obskurec'. | Mi pasis ĝin, migrul', | |||
sed malgraŭ la malhelo | Da hab ich noch im Dunkel | Mi fermis la okulojn | Ho! Spite la malhelo | |||
okulojn fermis mi. | Die Augen zugemacht | en nigra malhelec'. | Fermiĝis la okul'. | |||
Jen ĝiaj branĉoj muĝis | Und seine Zweige rauschten | Kaj kvazaŭ min vokante | Sed ĝiaj bonaj branĉoj | |||
kaj ŝajnis logi min: | Als riefen sie mir zu: | la branĉoj muĝas jen: | Alvokis ŝajne min: | |||
"Restadu, ho migrulo, | "Komm her zu mir, Geselle | "Ĉi tien vi nur venu | "Alvenu, ho junulo, | |||
ni trankviligos vin!" | Hier findst du deine Ruh." | kun via korĉagren'." | Ni repacigos vin!" | |||
La vento kontraŭblovis, | Die kalten Winde bliesen | Malvarma vento blovis | Alblovis vent' malvarme | |||
ĉapelon ŝiris for. | Mir grad ins Angesicht | dolore kontraŭ mi. | Kun granda energi', | |||
Sed pelis min antaŭen | Der Hut flog mir vom Kopfe | De l' kap' ĉapel' forflugis, | Ĉapelon ĝi fortiris, | |||
turmentoj de la kor'. | Ich wendete mich nicht | ne turnis mi al ĝi. | sed ne turniĝis mi. | |||
Se plue mi vagadus | Nun bin ich manche Stunde | Nun malproksima estas | Kaj nun, post kelka mejlo | |||
eĉ ĝis la monda fin', | Entfernt von diesem Ort | mi for de la tili', | De interspaco, ho! | |||
la branĉoj ĉiam logus: | Und immer hör ich's rauschen: | sed vokas ĝi: "Nur venu, | Ankoraŭ bruas l'arbo. | |||
"Ni trankviligos vin!" | "Du fändest Ruhe dort." | trankvilon trovos vi!" | "Ĉe mi paciĝu do!" | |||
Traduko de la Germana poemo "Der Lindenbaum" de Wilhelm Müller (*1794-10-07 - †1827-10-01) en Esperanton de Ludwig Emil Meier (kaj aliuloj). Tiu ĉi traduko troviĝas en la germana Esperanto-lernolibro "Post la kurso" de WILHELM kaj HANS WINGEN, sur paĝo 68. Sube estas indikite tie: "Laŭ L. E. Meier k. a.". El tio oni povas konkludi, ke ĝi ne estas la origina tradukversio de L. E. MEIER kaj ke ĝi estas iom ŝanĝita de aliuloj, eble de la fratoj WINGEN mem. | Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas Wilhelm Müller (*1794-10-07 - †1827-10-01), publikigita 1822. Mi trovis tiun originan version en la TTT sub http://ingeb.org/Lieder/AmBrunne.html | Traduko de la Germana poemo "Der Lindenbaum" de Wilhelm Müller (*1794-10-07 - †1827-10-01) en Esperanton de Joachim Gießner (*1913-12-23 - †2003-11-25) en 2001-11. Tiu ĉi traduko troviĝas en la kantlibro "Mia kantaro I", kiun eldonis JOSEF SCHIFFER (Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen, Germanio) en 2001. | Traduko de la Germana poemo "Der Lindenbaum" de Wilhelm Müller (*1794-10-07 - †1827-10-01) en Esperanton de Ludwig Emil Meier (*1847-02-16 - †1919) en 1907. Tio estas la origina tradukversio de L. E. MEIER. Ĝi troviĝas en la kantlibreto "Esperantista Kantaro", kiun eldonis HANS TH. HOFFMANN en 1907 en sia eldonejo en Berlino, Steglitzer Str. 44. Tiu ĉi esperantigo troviĝas ankaŭ en http://kantaro.ikso.net/la_tilio. Vidu ankaŭ: http://194.95.59.225/index.php?id=3623. |