Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
N. N. 53 En Baĥaraĥ' Esperanto Arg-1637-816 | MR-480-0 2013-02-04 10:42 Manfred nur tiun forigu
Albert Theodor Gellerstedt * I Bacharach Sveda Arg-1636-816 | MR-480-0 2013-02-04 10:43 Manfred nur tiun aldonu

Albert Theodor Gellerstedt,
En Baĥaraĥ'

 
tradukita de N. N. 53
 
Desegnante multhore ni sidis
en sunbril' en monta ruin'.
Jam ne ŝercis ni, aŭ ridis,
sed sopiris al manĝ' kaj vin'.
 
En la urb' en la valo ni trovis,
kiel neston de birdogent',
gastejon en florĝardeno
kun malnova stil' kaj silent'.
 
Nia tablo staris en ombro
en ŝirm' je suna varmaj';
da glasoj jen plena nombro,
kaj bonodoranta rostaĵ'.
 
Malnovtempon ni vidis revante,
ĉar ne estis moderna la ŝajn' -
malaltpreze ja ĉio, kaj grandkvante,
sed ne konsideroj pri gajn'.
 
Ekbruligis la pipojn ni feliĉaj,
kaj leviĝis la fum' al plafon'
konsistanta el branĉoj foliriĉaj
en volbeforma malpeza kron'.
 
Sentante viglecon kaj ĝojon
pli ol estis kutime al ni,
nur malfrue ni iris la vojon
por ĉiam for el dom' tiu ĉi.
 
La gemastra filin' ĉe la pordo,
kun bela ruĝec' sur vizaĝ',
donis rozojn en ĉarma ordo,
kaj bondezirojn por nia vojaĝ'.
 
Traduko de la Sveda poemo "I Bacharach"
de Albert Theodor Gellerstedt (*1836-10-06
- †1914-04-07) en Esperanton de N.
N. 53.

Esperantigo verkita de nekonatulo.
Vidu ankaŭ: http://www.literaturo.dk/baharah.htm.