Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Richard Schulz Trinklied Germana 1981-02-14 Arg-1634-814 2013-02-26 15:17 Manfred nur tiun aldonu
Jens Christian Hostrup * En skål for den mø i blufærdige vår! Danish Arg-1632-814 2013-02-03 11:55 Manfred nur tiun forigu
Poul Thorsen Nun tostu por ĉiu tutjuna deculin' Esperanto Arg-1633-814 2013-02-03 12:01 Manfred nur tiun forigu

Jens Christian Hostrup,
Nun tostu por ĉiu tutjuna deculin'

 

Jens Christian Hostrup,
En skål for den mø i blufærdige vår!

 
tradukita de Poul Thorsen    
 
Nun tosto por ĉiu tutjuna deculin'   En skål for den mø i blufærdige vår!
Tosto por ĉiu matrono!   Skål for den gamle matrone!
Tosto por Amor-intima etulin'!   Skål for den tøs, som Gud Amor forstår!
Tost' por la hejma Madono!   Skål for den ærbare kone!
Ek al via glas'! Ek al via glas'.   Tag dit, glas min ven! Tag dit glas, min ven!
Gaje tostu pro ĉi-karulin-amas'!   Drik din piges skål, hver munter svend!
Ŝi ridetas al la glas' sub via naz',   Se, hun smiler til dit fulde bæger hen,
Ŝi ridetas al la glas' sub via naz'.   se, hun smiler til dit fulde bæger hen.
 
Nun tosto por ŝi kun floranta vangopar'!   Skål, pigen med kindernes blomstrende par!
Tosto por kiu diskretas!   Skål den, som ikke florerer!
Tosto por ŝi kun revanta okular'   Den som af øjne to smægtende har!
aŭ nur per unu koketas!   Den, som med eet koketterer!
Ek al via glas'! Ek al via glas'.   Tag dit, glas min ven! Tag dit glas, min ven!
Gaje tostu pro ĉi-karulin-amas'!   Drik din piges skål, hver munter svend!
Ŝi ridetas al la glas' sub via naz',   Se, hun smiler til dit fulde bæger hen,
Ŝi ridetas al la glas' sub via naz'.   se, hun smiler til dit fulde bæger hen.
 
Nun tosto por ŝi kun neĝblankaj mamoj - ve!   En skål for den pige, hvis barm er som sne!
Same la haŭtledulino!   Skål den, hvis hud er som læder!
Vivu l'edzino sukere, ĉu ne?   Konen skal leve, som sukker ak ve!
Gaju la am-cedulino!   Pigen, som kender kun glæder!
Ek al via glas'! Ek al via glas'.   Tag dit, glas min ven! Tag dit glas, min ven!
Gaje tostu pro ĉi-karulin-amas'!   Drik din piges skål, hver munter svend!
Ŝi ridetas al la glas' sub via naz',   Se, hun smiler til dit fulde bæger hen,
Ŝi ridetas al la glas' sub via naz'.   se, hun smiler til dit fulde bæger hen.
 
Par grasaj, graciaj kaj grandaj ĉe la fin',   Så samle vi smalle og og tykke og små,
junaj, maljunaj nun kune!   unge og gamle tilsammen!
Tute egale - nur verŝu pli da vin'!   Mig er det lige godt, vin lad os få!
Tosto por ĉiuj komune!   Skål for dem alle tilsammen!
Ek al via glas'! Ek al via glas'!   Tag dit, glas min ven! Tag dit glas, min ven!
Gaje tostu por ĉi karulin-amas'!   Drik din piges skål, hver munter svend!
Ŝi ridetas al la glas' sub via naz',   Se, hun smiler til dit fulde bæger hen,
ŝi ridetas al la glas' sub via naz'.   se, hun smiler til dit fulde bæger hen.
 
Traduko de la Dana poemo "En skål for
den mø i blufærdige vår!" de Jens
Christian Hostrup (*1818-05-20 -
†189211-21) en Esperanton de Poul
Thorsen (*1915-01-07 - †2006-01-30).

Pri Poul Thorsen vidu la retejojn
http://www.esperanto.net/literaturo/autor/thorsen.html
kaj http://eo.wikipedia.org/wiki/Poul_Thorsen.
  Verkinto de tiu ĉi Dana poemo estas Jens
Christian Hostrup (*1818-05-20 -
†189211-21).

La poemo kaj la Esperantigo troviĝas en
http://www.poulthorsen.dk/tosto.htm.
La kanto estas kantebla laŭ melodio
verkita de Christoph Ernst Friedrich Weyse.
Pri tiu vidu la retejon
http://da.wikipedia.org/wiki/Weyse.