Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Jens Christian Hostrup * En skål for den mø i blufærdige vår! Danish Arg-1632-814 2013-02-03 11:55 Manfred nur tiun aldonu
Poul Thorsen Nun tostu por ĉiu tutjuna deculin' Esperanto Arg-1633-814 2013-02-03 12:01 Manfred nur tiun forigu
Richard Schulz Trinklied Germana 1981-02-14 Arg-1634-814 2013-02-26 15:17 Manfred nur tiun aldonu

Jens Christian Hostrup,
Nun tostu por ĉiu tutjuna deculin'

 
tradukita de Poul Thorsen
 
Nun tosto por ĉiu tutjuna deculin'
Tosto por ĉiu matrono!
Tosto por Amor-intima etulin'!
Tost' por la hejma Madono!
Ek al via glas'! Ek al via glas'.
Gaje tostu pro ĉi-karulin-amas'!
Ŝi ridetas al la glas' sub via naz',
Ŝi ridetas al la glas' sub via naz'.
 
Nun tosto por ŝi kun floranta vangopar'!
Tosto por kiu diskretas!
Tosto por ŝi kun revanta okular'
aŭ nur per unu koketas!
Ek al via glas'! Ek al via glas'.
Gaje tostu pro ĉi-karulin-amas'!
Ŝi ridetas al la glas' sub via naz',
Ŝi ridetas al la glas' sub via naz'.
 
Nun tosto por ŝi kun neĝblankaj mamoj - ve!
Same la haŭtledulino!
Vivu l'edzino sukere, ĉu ne?
Gaju la am-cedulino!
Ek al via glas'! Ek al via glas'.
Gaje tostu pro ĉi-karulin-amas'!
Ŝi ridetas al la glas' sub via naz',
Ŝi ridetas al la glas' sub via naz'.
 
Par grasaj, graciaj kaj grandaj ĉe la fin',
junaj, maljunaj nun kune!
Tute egale - nur verŝu pli da vin'!
Tosto por ĉiuj komune!
Ek al via glas'! Ek al via glas'!
Gaje tostu por ĉi karulin-amas'!
Ŝi ridetas al la glas' sub via naz',
ŝi ridetas al la glas' sub via naz'.
 
Traduko de la Dana poemo "En skål for
den mø i blufærdige vår!" de Jens
Christian Hostrup (*1818-05-20 -
†189211-21) en Esperanton de Poul
Thorsen (*1915-01-07 - †2006-01-30).

Pri Poul Thorsen vidu la retejojn
http://www.esperanto.net/literaturo/autor/thorsen.html
kaj http://eo.wikipedia.org/wiki/Poul_Thorsen.