Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Joh.. H: Petersen * Lingvo internaci' Esperanto Arg-1630-813 2013-02-03 10:31 Manfred nur tiun forigu
Manfred Retzlaff Lingvo internacia Esperanto 2008-11-17 Arg-1631-813 | MR-472-1 2013-02-03 10:37 Manfred nur tiun aldonu

Joh.. H: Petersen,
Lingvo internaci'

 
Lingvo internaci’,
ĝin laŭdas laŭte ni
per vort’ kaj kant’.
Komprenon semas vi,
lingvo internaci’.
Ponton konstruas vi
de land’ al land’.
 
Lingvo internaci’,
Fidelaj estos ni
al vi etern’.
Frataron kreas vi
lingvo internaci’.
Pacemajn pensojn vi
homaron lern’.
 
Lingvo internaci’,
promeson donas ni
kun sankta ĵur’.
Vojon nin montras vi
lingvo internaci’.
En korojn metu vi
la senton pur’.
 
Lingvo internaci’,
nun venku ĉiam ni
venku en mond’.
Fortigu kredon vi
lingvo internaci’.
Donu esperon vi
al frata rond’.
 
Verkinto de tiu ĉi Esperanta poemo estas
Joh.. H: Petersen.

La poemo aperis iam en dana Esperanto-periodaĵo.
Estas indikite tie, ke ĝi estas kantebla
laŭ la germana kanto "Heil dir im
Siegerkranz", kiu estas kantata laŭ la
melodio de la angla nacia himno "God save
the queen". La aŭtoro estis dana
esperantisto.