Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Wilhelm Müller * Das Irrlicht Germana Arg-1618-807 2013-01-31 22:52 Manfred nur tiun forigu
Manfred Retzlaff La vaglumo Esperanto 2007-01-29 Arg-1619-807 | MR-455-1 2013-01-31 22:53 Manfred nur tiun forigu

Wilhelm Müller,
La vaglumo

 

Wilhelm Müller,
Das Irrlicht

 
tradukita de Manfred Retzlaff    
 
Logis en profundan lokon   In die tiefsten Felsengründe
Erariga lumo min:   Lockte mich ein Irrlicht hin:
Ĉu mi trovos elirejon?   Wie ich einen Ausgang finde,
Mi ja ne atentas ĝin.   Liegt nicht schwer mir in dem Sinn.
 
Kutimiĝis mi erari   Bin gewohnt das Irrregehen,
Havas celon ĉiu kur’:   s’führt ja jeder Weg zum Ziel:
Niaj ĝojoj kaj doloroj,   Unsre Freuden, unsre Wehen.
Ĉio estas ŝajno nur.   Alles eines Irrlichts Spiel!
 
Tra la val’ senhalte migras   Durch des Bergstroms trockne Rinnen
Suben mi kun kalma kor’ –   Wind ich ruhig mich hinab –
Ĉiu flu’ atingos maron,   Jeder Strom wird’s Meer gewinnen,
Sian tombon la dolor’.   Jedes Leiden auch ein Grab.
 
Traduko de la Germana poemo "Das Irrlicht"
de Wilhelm Müller (*1794-10-07 -
†1827-10-01) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en
2007-01-29.

Vidu ankaŭ:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Wilhelm_M%C3%BCller.
  Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Wilhelm Müller (*1794-10-07 -
†1827-10-01).

Pri la poeto vidu la retejon
http://de.wikipedia.org/wiki/Wilhelm_M%C3%BCller_%28Dichter%29