Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfred Retzlaff Monastera kanto Esperanto Arg-1617-806 2013-01-31 21:47 Manfred nur tiun forigu
N. N. 52 * Münsterlied Germana Arg-1616-806 2013-01-31 21:42 Manfred nur tiun aldonu

N. N. 52,
Monastera kanto

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
Kie fluas lante Verso tra l’ kampar’,1)
kie blonda estas ina kap-harar’,
kie oni glutas multe da bier’,
tie estas mia hejmalanda ter’.
 
Kie blovas nokte de l’ Lamberta tur’
la gardist’ kaj sonas sonoriloj nur,
kie preskau ĉiam estas pluv-veter’,
tie estas mia hejmalanda ter’.
 
Kie promenadas sur la foirej’
Belulinoj kaj en la bier-gastej’
trinkas la bieron de l’ urb’ Monaster’,
tie estas mia hejmalanda ter’.
 
Kiel laŭte vokas foirej-virin’
kaj ŝip-veturado amuzigas nin,
kie povas studi en kastelo vi,2)
tie naskiĝinte estas hejma mi.
 
Kie inon amas oni eĉ dum jar’,
kie brandon trinkas tuta urbanar’,
ebriulojn punas oni kun sever’,
tie estas mia hejmalanda ter’.
 
Kie biciklanta estas ĉiu hom’,
kaj ne volas resti en la propra dom’,
tie mi eliras, tie restas mi;
ĉar mi vere ŝatas tiun urbon ĉi.
 
Traduko de la Germana poemo "Münsterlied"
de N. N. 52 en Esperanton de Manfred
Retzlaff (*1938-11-04).

Kantebla estas la poemo laŭ la melodio
de la konata plat-germana kanto „Mine
Heimat“ de Martha Müller-Grählert.
Vidu la retejon http://www.felix-krause.de/mine_heimat.htm
 
1) „Verso“, germane „Werse“, estu la
Esperanta nomo de la rivero, kiu fluas
ĉe la urbo Münster en la pli grandan
riveron Amiso, germane: „Ems“.
2) aŭ:\\kie oni povas studi en kastel’,\\
tie estas mia hejmalanda ter’.