
| eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
| verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
|---|---|---|---|---|---|---|
| Wilhelm Müller | * Auf dem Flusse | Germana | Arg-1614-805 | 2013-01-31 21:05 Manfred | nur tiun aldonu | |
| Manfred Retzlaff | Sur la rivero | Esperanto | 2007-01-27 | Arg-1615-805 | MR-452-2 | 2013-01-31 21:04 Manfred | nur tiun forigu |
Wilhelm Müller, |
| tradukita de Manfred Retzlaff |
| Tre gaje susurinta |
| River’ sovaĝa vi, |
| Kalmiĝis vi, ne diras |
| Adiaŭ vi al.mi. |
| Kovrite per malmola, |
| Rigida ŝelo en |
| Sablej’ malvarma kuŝas |
| Vi nun senmove jen. |
| Enskrapas mi la nomon |
| De mia karulin’, |
| La tagon kaj la horon |
| Enskribas mi sur vin: |
| La tagon, kiam ekvidis |
| Kaj adiaŭis mi ŝin, |
| Kaj ĉirkaŭ ambaŭ turnas |
| Rompita ringo sin. |
| Traduko de la Germana poemo "Auf dem Flusse" de Wilhelm Müller (*1794-10-07 - †1827-10-01) en Esperanton de Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en 2007-01-27. Pri la poeto vidu la retejon http://eo.wikipedia.org/wiki/Wilhelm_M%C3%BCller. |