Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Jürgen Henkys * Der 23. Psalm [-] Germana Arg-1606-801 2013-01-31 11:11 Manfred nur tiun aldonu
Manfredo Ratislavo La 23a psalmo Esperanto 2005-02-28 Arg-1607-801 | MR-433-1 2013-01-31 11:14 Manfred nur tiun forigu

Jürgen Henkys,
La 23a psalmo

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
1. Paŝtisto mia estas mia Dio.
Li gvidas min, ne mankas al mi io.
Li gvidas, sekvas mi ĝis verda monto,
jen kie estas pura, freŝa fonto.
Li daŭre min per akvo refreŝigos.
Neniam Li min ial pereigos.
 
2. Kondukas la Sinjoro de l’ ĉielo
sur ĝusta voj’ min ĉiam al la celo.
Kaj kvankam migras mi tra ejoj ombraj,
tra val’ malhela, inter muroj sombraj,
Vi estas apud mi, min gardas Via
baston’, ne trafos min malbono ia.
 
3. Kaj malgraŭ malamika ar’ envia
regalas Vi min per manĝaĵo ĉia.
Vi oleumas bene kapon mian
renovigante interligon Vian.
Ne ĉesos ja boneco Via iam.
En Via domo restas mi por ĉiam.
 
Traduko de la Germana poemo "Der 23. Psalm"
de Jürgen Henkys (*1929-11-06) en
Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04) en 2005-02-28.

Pri la aŭtoro vidu la vikipedian retejnn
http://de.wikipedia.org/wiki/J%C3%BCrgen_Henkys.
Vidu ankaŭ:
http://www.v-r.de/de/person-0-0/juergen_henkys-4331/.